china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Iom pri du kosmonaŭtoj, kiuj plenumas flugan taskon de spacoŝipo "Shenzhou" n.6
(GMT+08:00) 2007-10-23 12:53:59

 Milita rango de tiuj du kosmonaŭtoj, kiuj plenumas la flugan taskon de la spacoŝipo "Shenzhou" n.6 estas kolonelo. Fei Junlong, kiu servas kiel komandanto de la spacoŝipo, estas 40-jara kaj naskiĝis en la provinco Jiangsu, orienta Ĉinio; Nie Haisheng, kiu manipulas la spacoŝipon, estas 41-jara kaj naskiĝis en la provinco Hubei, centra Ĉinio.

Antaŭ marŝo, Fei Junlong esprimis sian memfidon al amaskomunikiloj: "Helpate de solidareca klopodado de ĉiuj sciencteknikaj laborantoj pri ĉina kunhoma spaciala inĝenieriaĵo kaj subtenate de la ĉina popolo, ni havas memfidon kaj kapablon plenumi la sanktan taskon, donitan de la patrolando kaj popolo!"

Nie Haisheng manifestis sian sopiron al la spaca vivo, li diris: "La spaca vivo estas mirinda kaj ni povos rigardi nian belan hejmlokon en spaco, fotografi nian admirindan spacan vivon, aŭskulti muzikaĵon kaj spekti dramon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040