Baldaŭa spacoflugado de la ĉina spacoŝipo "Shenzhou" n. 6 |
|
(GMT+08:00) 2007-10-23 12:51:13 |
La 11-an de oktobro en Pekino, respondeculo de Komandejo de la ĉina inĝenieriaĵo de kunhoma spacoflugado proklamis, ke Ĉinio elektos daton de la 12-a ĝis la 15-a de oktobro por spacoflugado de la spacoŝipo "Shenzhou" n. 6 kun du kosmonaŭtoj, kiuj plenumos plurtagan flugan taskon. Laŭ plano, la kosmoŝipo estos lanĉita en la Sputnika Lanĉ-Centro de Jiuquan, nord-okcidenta Ĉinio. Plenuminte la taskon, la kosmoŝipo surteriĝos meze de la Interna Mongolio. La respondeculo informis ankaŭ, ke glate iras diversaj preparoj por la lanĉo. |