china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina plano pri homporta kosmonavigacio (foto)
(GMT+08:00) 2007-10-23 11:10:26

La ĉina plano pri homporta kosmonavigacio ekpraktikiĝis en 1992. Ĝi konsistas el tri paŝoj, unue oni pafos homportan kosmoŝipon; due oni solvos teknologion pri spaca kuniĝo de kosmoŝipoj kaj pafos spacan laboratorion kun homa zorgado dum mallonga periodo; trie oni konstruos spacan laboratorion kun homa zorgado dum longa periodo kaj solvos problemojn pri grandskala spaca laboratorio kaj aplikada teknologio.

En la fino de 1999, Ĉinio sukcese pafis kaj revenigis la unuan analogan homportan provkosmoŝipon, "Shengzhou 1". En postaj pli ol tri jaroj Ĉinio tri-foje funkciigis flugagon de homporta kosmoŝipo en senhoma stato. Fine, la 15-an de oktobro de 2003 Ĉinio sukcese pafis la unuan homportan kosmoŝipon, memstare esploritan kaj faritan de Ĉinio, "Shengzhou 5", kaj Yang Liwei fariĝis la unua ĉina kosmonaŭto. Sukcesa flugado de la kosmoŝipo "Shengzhou 5" markis, ke post Rusio kaj Usono, Ĉinio jam fariĝis la tria lando, kiu kapablas memstare praktiki kosmonavigacion.

Ĉinio pafis la homportan kosmoŝipon "Shengzhou 5" per la raketo "Longa Marŝo la dua F", kiun oni desegnis kaj faris speciale por la homporta kosmonavigacio. La kosmoŝipo "Shengzhou 5", konsistanta el tri partoj de propulsa kapsulo, alteriĝa kapsulo kaj orbita kapsulo, estas la plej grand-diametra kosmoŝipo de la mondo kaj povas samtempe porti tri kosmonaŭtojn. Ĝi ne nur estas trafika instrumento inter la tero kaj la spaco, sed ankaŭ povas praktiki observadon al la tero kaj spacajn eksperimentojn. Post reveno de la kosmonaŭto per la alteriĝa kapsulo, la kosmoŝipa orbita kapsulo same kiel artsatelito restas en la spaco kaj daŭre laboras dum pli ol duona jaro. La raketo "Longa Marŝo la dua F", per kiu Ĉinio pafis la kosmoŝipon "Shengzhou 5", estas raketo nune la plej granda en maso, plej longa en longeco kaj plej kompleksa en sistemo.

Laŭ informo, en 2005 Ĉinio pafos la kosmoŝipon "Shengzhou 6", kiu portos kelkajn kosmonaŭtojn, tiam ili eble elkapsuliĝos kaj faros spacan paŝadon.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040