La ĉina lun-sonda inĝenieriaĵo dividis sin en tri paŝojn: unue oni pafos lun-sondan artsateliton, kiu flugos ĉirkaŭ la luno; due la luna sondilo alluniĝos kaj faros surfacan inspektadon kaj sondadon; trie la luna sondilo revenos al la tero, plenuminte inspektadon, sondadon kaj prenadon de specimeno. Nun oni praktikas la unuan paŝon, la inĝenieriaĵon Flugado Ĉirkaŭ la Luno.
En januaro de 2004 la inĝenieriaĵo startis kaj antaŭ la fino de 2006 oni pafos la lun-sondan artsateliton Chang'e n. 1, kiu faros surfacan sondadon. Ĝia ĉefa tasko estas gajni kaj analizi tri-dimensiajn fotografaĵojn de la luna surfaco, sondi dikecon de la luna grundo, analizi distribuan karakterizon de utilaj elementoj kaj materiaj specioj kaj sondi medion de la spaco inter la tero kaj la luno.
Kvankam Ĉinio disvolvas kosmonavigacian aferon jam pli ol 40 jarojn, kaj havas la kapablon memstare ellabori transportan raketon, artsateliton, fari kosmoŝipon, kaj sukcese pafis homportan kosmoŝipon en la lasta jaro, tamen ĉinaj sciencistoj opiniis, ke luna sondado ankoraŭ alfrontas multajn teknologiajn malfacilojn, inter kiuj la plej granda malfacilo estas longa distanco, ĉar la kosmoŝipo flugos pli ol 400mil kilometrojn.
Laŭ informo, la lun-sonda inĝenieriaĵo troviĝas en transformado kaj konstruado de la kontrola, regada, komunika sistemo kaj la surtera sistemo, esplorado kaj ellaborado de la artsatelita kaj raketa sistemoj plenumiĝos antaŭ oktobro de 2006. |