Laŭ plano la sondsatelito "Chang'e n. 1" estas pafota ĉirkaŭ la 18-a horo de la 24-a de oktobro. Oni jam injektis fuelon en la raketon, kiu transportos la sateliton, kaj konektis la sateliton kun la raketo. Laŭ aŭtoritata specialisto, la satelito pezas pli ol du tunojn, tamen ĝi flugos facile kiel Chnag'e, la ĉiela feino en la ĉina mito.
Ĝenerale pri la satelito "Chang'e n. 1"
Tiu ĉi satelito estas esplorita kaj farita de Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio kaj nomata per la nomo de Chang'e, la feino en la ĉina mito. Flugante ĉirkaŭ la Luno la satelito akiros tridimensiajn bildojn, analizos karakterojn de koncernaj materioj troviĝantaj surface de la Luno, sondos dikecon de la luna grundo kaj la spacon inter la Tero kaj la Luno.
Kantoj transportataj en la satelito "Chang'e n. 1"
La satelito transportos 31 kantojn. Post pafiĝo de la satelito oni povos aŭdi en televidaj kaj brodkastaj programoj tiujn ĉi kantojn, elsenditajn de la satelito, tamen oni ne liveros la servon de reta reŝuto. Jen la kantoj:
1, Ĉiu laŭdas mian hejmlokon
2, Mi amas Ĉinion
3, Kante al la patrujo
4, Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai
5, Mia patrolando
6, La nova epoko
7, Luno reflektita en du fontoj
8, Ode al la Flava Rivero
9, Qinghai-Tibeta Altebenaĵo
10, Kanto de Jangzio
11, Esperplena kampo
12, Printempa rakonto
13, Kanto de sep filoj
14, Mia ĉina koro
15, Monto kaj fluo
16, Leviĝanta suno sur stepo
17, Knabino de la monto Ali
18, Ebriĝa Damo
19, Neforgesebla nokto
20, Kanto kaj rideto
21, Preludo de Printempa Festo
22, Krescento
23, Sonĝo en ĝardeno
24, Riĉa kaj vasta lando de Alashan
25, Ĝoja nokto
26, Dek du ujguraj mukam-oj
27, La orienta perlo
28, Lontane
29, Mi estas ĉino
30, Por ĉiam
31, Ni estas pretaj
Speciale elektitaj kantoj estas: "Nacia himno de Ĉina Popola Respubliko" kaj "Ruĝas oriento".
Paŝoj de luna vojaĝo de satelito
Pafite la satelito atingos geosinkronan orbiton for de la Tero minimume 500 kilometrojn kaj maksimume 70 mil kilometrojn kaj plenumos unu rivoluon laŭ tiu ĉi orbito dum 26 horoj. Sin akcelinte la satelito atingos pli grandan orbiton for la de Tero minimume 500 kilometrojn kaj maksimume 120 mil kilometrojn kaj rivoluos laŭ tiu ĉi orbito dum 48 horoj. Poste ĝi senĉese sin akcelos kaj flugos rekte al la Luno. Post la flugo dum ĉirkaŭ 83 horoj ĝi malrapidiĝos. Altirite de la luna gravito la satelito rivoluos ĉirkaŭ la Luno laŭ la polusorbito je 200 kilometroj for de la Luno kaj komencos difinitajn taskojn. |