Je la 18-horo kaj 5 minutoj de la 24-a de oktobro, Ĉinio glate pafis en la spacon la unuan lun-sondan sateliton "Chang'e n. 1". Ĉifoja sukcesa pafo markas, ke Ĉinio faris gravan paŝon en la lun-sonda programo.
La satelito "Chang'e n. 1" estas sendepende esplorita kaj farita de Ĉinio mem kaj pafita per la transporta raketo "Changzheng n. 3A" en la satelito-pafejo Xichang en la sudokcidenta parto de Ĉinio. Laŭ la plano, ĝi flugos en la lunan orbiton 400 mil kilometrojn fore de la terglobo en la 5-a de novembro, kaj en la lasta tagdeko de novembro resendos la unuan bildon de la luno. Poste la satelito daŭrigos sian laboron unu jaron kaj plenumos siajn kvar taskojn pri la scienca sondado.
Respondeculo de koncerna departemento diris, ke Ĉinio persistas en la celo pri paca utiligo de la spaco kaj feliĉigo al la homaro, kaj volontas fari kunlaboron kaj interfluon kun diversaj landoj laŭ la principo "egaleco, reciproka utilo, paca utiligo kaj komuna evoluado". |