china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Bonaj muzikaĵoj surluniĝos kun la ĉirkaŭluna sondsatelito "Chang'e n. 1"
(GMT+08:00) 2007-10-25 09:59:52

Ĉina unua priluna sondilo – ĉirkaŭluna sondsatelito "Chang'e n. 1" estas baldaŭ lanĉota, kune kun ĝi flugos al la luno 30 ĉinaj klasikaj muzikaĵoj. La satelito "Chang`e n.1" elsendos la muzikaĵojn en la spaco ekstere de la terglobo je 380 mil kilometroj post kiam ĝi atingos la ĉirkaŭlunan orbiton. Tiam, oni povos aŭskulti per radio, televidilo kaj interreto la ĉinajn muzikaĵojn el la spaco. La muzikaĵoj enhavas kantojn Mia Hejmoloko, Mia Patrolando, Odo pri la Flava Rivero, muzikaĵo la Luno en la Lago Erquan kaj komponaĵon Paro da Papilioj kaj aliaj.

"La kulturo pri komponaĵo la Paro da Papilioj (Liang Zhu) estas nemateriala kultura heredaĵo de Ĉinio. La muzikaĵo, kun aparta trajto de ĉina kulturo, jam estas mondfama komponaĵo. Tial ĝi estas elektita por la elsendo el la luno". Ĝenerala direktoro de Liangzhu-Kultura Parko en Ningbo, sudorienta urbo de Ĉinio, sinjoro Yan Youxiang diris, ke de kiam li informiĝis pri la elektado el la Ŝtata Naci-Defenda Komitato pri Scienco, Teknologio kaj Industrio, lia Liangzhu-Kultura Parko ekfaris serion da memoraĵoj titolitaj "Chang`e al la Luno", kiaj diskoj, poŝtaĵoj, kovertoj kaj kolektaĵoj, por kontentigi urbanojn amantajn kolektadon kaj konservadon.

Laŭ konigo, la 30 muzikaĵoj kunportotaj de la sondsatelito "Chang`e n.1" estis balote elektitaj en la tuta lando. Jam en julio de 2006, ĝenerala sekretario kaj novaĵa proparolanto de la Ŝtata Naci-Defenda Komitato pri Scienco, Teknologio kaj Industrio sinjoro Huang Qiang deklaris, ke la komitato decidis, ke la priluna sondsatelito "Chang`e n 1. kunportu 30 muzikaĵojn al la luno, la komitato publike varbos la muzikajn verkojn en la tuta lando.

Siatempe, koncerna fako de la komitato elmetis pli ol 150 proponatajn muzikajn verkojn, inkluzive de la Nacia Himno, versoj el Pekina Opero, elektitaj verkoj el loka opero Huangmei, nacieca kanto kaj populara kanto ktp.

La aŭspiciantoj finfine difinis la kriterion por la elektitaj muzikaĵoj tra trifojaj zorgaj elektadoj ---- la elektitaj muzikaĵoj enhave ampleksu prikanton al la patrolando, laŭdon pri la Flava Rivero kaj Yangtzi-rivero, pri la luno kaj kantojn pri la unuaj nematerialaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio, klasikajn operojn, infanajn kantojn kaj tiun, kiu elkantas la deziron de ĉindevenuloj en eksterlandoj. Laŭ la diversaj difinoj, la muzikaĵoj Paro da Papilioj, Mia Hejmoloko, Mia Patrolando kaj aliaj sume 30 muzikaĵoj enlistiĝis. Cetere, oni aliaranĝos en la satelito "Chang`e n.1" elsendi la nacian himnon kaj la melodion Ruĝiĝas la Oriento, tiu ĉi lasta iam sonoris en la spaco, kunportita de la ĉina unua artefarita satelito "Dongfanghong n. 1" .

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040