La 15a de la oka monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro estas la Aŭtunmeza Festo. Tiu festo, plus la Printempa Festo kaj la Festo Duanwu, estas la tri ĉinaj tradiciaj festoj kun la plej longa historio kaj plej rimarkinda nacia karaktero. En la Aŭtunmeza Festo, ĉinoj ĝenerale kolektiĝas en la hejmo, prenas lun-kukon kaj aliajn festajn frandaĵojn kaj aprecas la brilan rondan lunon kune kun la familianoj. Jen la legendo rilata al la Aŭtunmeza Festo: Chang'e flugis al la Luno.
Chang'e estis la luna diino. Ŝia edzo Yi estis brava dia militisto. Liaj diaj arko kaj sago ĉiam precize trafis la celon. Iutempe en la homa mondo aperis multaj ferocaj rabobirdoj kaj rabobestoj, kiuj kruele vundis kaj mortigis homojn. Informiĝinte pri tio la Ĉiela Imperiestro sendis Yi al la homa mondo por elimini tiujn bestaĉojn malutilajn al la homoj. Laŭ la ordono de la Ĉiela Imperiestro, Yi kune kun sia bela edzino Chang'e venis al la homaro. Per la senkompara braveco Yi tuj eliminis multajn malutilajn bestojn sur la tero. Kiam li estis baldaŭ plenumonta la taskon, aperis eksteratendita fenomeno: en la ĉielo sin montris dek sunoj samtempe! Ili ĉiuj estis filoj de la Ĉiela Imperiestro. Nur pro petolemo ili samtempe aperis en la ĉielo. La temperaturo de la tero draste leviĝis, arbaroj kaj plantoj ekbrulis, riveroj sekiĝis, la kadavroj de roste mortigitaj homoj kovris la kampon.
Yi ne povis toleri tiun katastrofon. Li admonis la dek sunojn ke ili aperu unuope kaj alterne en ĉiu tago. Tamen la arogantaj fratoj ne akceptis la admonon. Ili daŭre senbride agaĉis, intence plie proksimiĝis al la tero kaj kaŭzis pli grandan incendion. Antaŭ tiu aroganteco de la sunaj fratoj, Yi plurfoje admonis ilin sed ĉiufoje malsukcesis, dume sennombraj homoj vundiĝis kaj mortis. Yi ne povis elteni tion kaj ekprenis sian dian arkon, metis sur ĝin dian sagon kaj pafis al la sunoj en la ĉielo. Post momento naŭ sunoj estis faligitaj kaj la lasta konfesis sian kulpon kaj petis lian pardonon, do Yi retenis la koleregon kaj ĉesigis la pafadon.
Yi forigis malutilaĵojn por la homoj, tamen ofendis la Ĉielan Imperiestron. La Ĉiela Imperiestro indignis pro tio ke Yi pafmortigis liajn naŭ filojn. Li malpermesis Yi kaj lian edzinon reveni al la ĉielo. En tiu situacio Yi decidis resti en la homa mondo kaj fari pli multajn utilajn aferojn por homoj. Sed lia edzino Chang'e pli kaj pli ne ŝatis la mizeroplenan homan vivon. Ŝi riproĉis la edzon ke li impertinente pafmortigis la filojn de la Ĉiela Imperiestro.
Yi informiĝis ke en la montaro Kunlun loĝas diino nomata Xiwangmu. Ŝi konservis eliksiron. Manĝinte ĝin oni povis flugi al la ĉielo. Li tuj ekiris al la montaro Kunlun. Spertinte sennombrajn malfacilojn li surgrimpis la montaron kaj petis tiun eliksiron de la diino. Bedaŭrinde ŝia eliksiro sufiĉis nur por unu homo. Yi ne volis lasi la amatan edzinon kaj mem flugi al la ĉielo, nek volis ke la edzino sola flugu al la ĉielo kaj li mem restu en la homa mondo. Pro tio, reveninte hejmen li ŝtele kaŝis tiun eliksiron.
Sed finfine Chang'e trovis lian sekreton. Ŝi tre amis la edzon, tamen ne povis rezisti kontraŭ la allogo de la ĉiela paradizo. En iu Aŭtunmeza Festo, tio estas, en la 15-a tago de la oka monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, sub la plej brila luno, ĉe la foresto de la edzo, Chang'e ŝtele englutis la eliksiron. Momente poste ŝi sentis sian korpon malpeziĝanta iom post iom kaj malrapide leviĝanta supren. Fine ŝi atingis la lunon kaj enloĝiĝis en la palacon Guanghan. Ĝuste tiam Yi hejmeniris. Vidinte ke la edzino forlasis lin kaj sola flugis al la ĉielo, li ege malĝojis, tamen li neniel volis pafvundi ŝin kaj povis nur ŝin adiaŭi.
Yi vivis sola. Li daŭre faris bonajn aferojn por la homoj kaj instruis pafadon al la lernantoj. Unu el la ili, nomata Feng Meng, progresis rapide kaj posedis altan pafan arton post nelonge. Sed li opiniis ke nur se Yi vivas, li neniam povas okupi la unuan lokon. Iufoje kiam Yi ebriiĝis, li pafmortigis lin de la dorso.
Ni turnu la temon al Chang'e. Atinginte la lunon, Chang'e trovis ke tie estas tre dezerta. Estas neniu alia krom kuniklo pistanta drogherbojn kaj maljunulo hakanta arbon. Ĉiutage ŝi malĝoje restis en la palaco. Ŝi ofte memoris la antaŭan feliĉan vivon pasigitan de si kaj la edzo, precipe en ĉiujara Aŭtunmeza Festo kun plej bela lunlumo, nome en la 15-a tago de la oka monato laŭ la ĉina tradicia kalendaro. |