Li Changchun , viro, han-nacieca,. naskiĝis en februaro de 1944 en Dalian de la provinco Liaoning. En septembro de 1965 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. Diplomiĝinte el la fakultato de elektr-maŝina inĝenierio de Harbina Industria Universitato, li eklaboris en septembro de 1966. Li estis inĝeniero.
Nun li estas membro de la Konstanta Komisiono de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li naskiĝis en februaro de 1944 en Dalian de la provinco Liaoning. En septembro de 1966 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. Diplomiĝinte el la fakultato de elektra maŝino de Harbina Industria Universitato, li eklaboris en septembro de 1966. Li estis inĝeniero kaj iam fariĝis provinc-estro de Liaoning kaj Henan kaj partia sekretario de la provinco Guangdong.
Jen konciza kariero:
1985—1986 vicsekretario de la kompartia komitato de la provinco Liaoning kaj sekretario de la kompartia komitato de la urbo Shenyang
1986---1987 vicsekretario de la kompartia komitato de la provinco Liaoning, aganta provincestro
1987—1990 vicsekretario de la kompartia komitato de la provinco Liaoning, provincestro
1990—1991 vicsekretario de la kompartia komitato de la provinco Henan, aganta provincestro
1991—1992 vicsekretario de la kompartia komitato de la provinco Henan, provincoestro
1992---1993 sekretario de la kompartia komitato de la provinco Henan
1993---1997 sekretario de la kompartia komitato de la provinco Henan, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Provinca Popola Kongreso
1997—1998 membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ , sekretario de la kompartia komitato de la provinco Henan, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Provinca Popola Kongreso
1998—2002 membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato, sekretario de la kompartia komitato de la provinco Guangdong.
2002--- membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ
Li Changchun estis alterna membro de la 12-a Centra Komitato, membro de la 13-a, 14-a, 15-a, 16-a kaj 17-a Centraj Komitatoj, membro de la Politika Buroo de la 15-a Centra Komitato, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 16-a kaj 17-a Centraj Komitatoj. |