china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri rato en ĉina kulturo
(GMT+08:00) 2008-02-05 19:26:09

De la antikveco, Ĉinio uzas kronologie la figurojn de rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. En ĉi tiuj animaloj, nur drako estas legenda animalo, la aliaj intime rilatis kun vivo de homoj en la antikveco. Karaj aŭskultantoj, la kuranta jaro estas la jaro de rato laŭ la ĉina tradicia kalendaro, hodiaŭ en la unua tago de la jaro de rato, ni babilu pri rato en la ĉina kulturo.

En la 12 animaloj kronologie, rato estas plej malatentata. Sed kial ĝi estas en la unua loko? Pri tio, specialisto pri kutimo kaj moro sinjoro Cui Puquan rakontas:

"Ĉinio havas ĉi tian legendon: Dio elektos 12 animalojn por simboli jarojn, kaj la 12 animaloj, kiuj la unuaj atingos Dion en difinita tempo, estos elektitaj. Rato scias, ke ĝi malrapide kuras, sed ĝi estas tre saĝa, ĝi ŝtele sin kaŝis en la rostro de elefanto, tial portante ĝin la elefanto rapide marŝis. Kiam la elefanto estis baldaŭ atingonta la Dion, la rato tiklis la rostron de la elefanto, la elefanto tikliĝis kaj ternis, kun la terno la rato flugis el ĝia rostro kaj la unua atingis la Dion."

Laŭ sinjoro Cui Puquan, ankaŭ alia legendo cirkulas. Frue bovo kaj rato ekveturis. La rato pensis, ke laŭ ĝia figuro kaj rapideco, ĝi neniam venkos la bovon, tial ĝi diris al la bovo, ke ĝi estas malforta kaj petis, ke la bovo bonkore portu ĝin. La bovo, simpla kaj honesta, konsentis la postulon de la rato. Sed kiam ili estis baldaŭ atingontaj la finon, la rato subite saltis tra la fina linio de sur la dorso de la bovo, kaj la unua atingis Dion, tial la rato fariĝis la unua animalo kiel simbolo de jaro.

Efektive, rato fariĝis la unua simboloanimalo, tio rilatas al ĉina antikva pohora metodo. Ĉinaj antikvaj astronomoj dividis 24 horojn de unu tago en 12 unuojn, ĉiu unuo havas 2 horojn, kaj la tempo de la 23-a ĝis la 1-a de la venonta tago estas la unua unuo. Por memoro, astronomoj elektis la 12 animalojn kaj laŭ vivkutimoj de la 12 animaloj difinis ilin kun unuoj. En la unua unuo, rato oftege agas, en la dua unuo de la 1-a horo ĝis la 3-a horo, bovo remaĉas, kaj en la 3-a unuo de la 4-a horo ĝis la 5-a horo, tigro vivplene agas, kaj tiel plu.

Specialisto pri kutimo kaj moro sinjoro Cui Puquan diris, ke la legendoj montris, ke en la ĉina antikveco, homoj havis la respektan kaj timan senton al rato.  

"En la antikveco, homoj tre timis ratojn. Ĉar Ĉinio estas la granda agrikultura lando, ratoj manĝas grenojn kaj ĝia genera forto estas potenca, ĝi rapide generas kaj ĉiujare konsumas amason da grenoj, antaŭe oni ne havis rimedojn tute nuligi ratojn, la produktado kaj vivo estis influataj ĝenataj de ratoj, tial oni opiniis, ke rato estas dio, tial oni respektas ĝin, sed ankaŭ timas ĝin damaĝi plantaĵon."

Kun ĉi tiu respekta kaj tima sento, homoj kutimiĝis al tio, ke ratoj edzinigu sian filinon en la sepa tago de la nova jaro. Cui Puquan diris:

"Ratoj edzinigu sian filinon, tio signifas, ke neniu familio volas havi raton, tial edzinigo de rata filino al alia loko celas ke ratoj faru generadon en malproksima loko."

Tial ekzistas ĉi tia popolkanto:

Ruĝa vorto "Ĝojo" pendas sur la muro, rata filino edziniĝos.

La filino ne scias al kiu ŝi devas edziniĝi, nur demandis la gepatrojn.

La gepatroj estas konfuzitaj, post disputo ili decidis:

Kiu estas plej ŝika, la filino edziniĝu al tiu. Ili igis la filinon mem elekti!

La filino pensis, ke la suno estas plej ĉarma, ĉar ĝi pendas sur la ĉielo, kaj brilas ĉie.

La filino volas edziniĝi al la suno, la suno urĝe diris al ŝi:

"Nigra nubo povas ŝirmi min, ĝi estas pli potenca ol mi."

La filino trovis nigran nubon. La nigra nubo diris:

"Vento povas disigi min, mi timas venton."

La filino trovis venton. La vento diris:

"Muro povas bremsi min, vidinte muron, mi timtremas."

La filino trovis muron. La muro diris:

"Mi timas raton, ĉar rato povas detrui min per truigo."

Aŭdinte tion, la filino pensis, "Natura malamiko de rato ĝuste estas kato, tial kato estas plej brava, mi devas edziniĝi al ĝi".

Nokte de la 7-a tago de la nova jaro, okazis geedziga ceremonio.

Rata filino sidas en ruĝa portseĝo, familianoj kaj amikoj ĝoje sendis ĝin al la familio de kato. La kato tuj glutis la ratan filinon.

Kato diris, ke li timas, ke la novedzino estas ofendita, tial li gardas ŝin en sia ventro.

Ĉi tiu estas la rakonto pri edzinigo de rata filino. Ĉinoj ankaŭ verkis muzikaĵon por figuri la scenon de la edzinigo. Nun bonvole aprecu la muzikaĵon.

Cui Puquan, specialisto pri kutimo kaj moro, konigis, ke en ĉina provinco Shaan'xi, la 15-a tago de la nova jaro estas la tago, en kiu rato edzinigu la filinon, en la tago ĉiuj familioj kuiras mantoon en la figuro de rato. Manĝinte la voston de la rata mantoo, novedzino naskos infanon en la nova jaro. Cui Puquan opiniis, ke la moro pri edzinigo de rata filino kaŝas envion kaj adoron de homoj pri prospera genera kapablo de ratoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040