china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tradiciaj kantoj por Printempa Festo
(GMT+08:00) 2008-02-05 19:26:09

Karaj amikoj, ĉu vi aŭdis ĉinajn kantojn speciale por Printempa Festo? Hodiaŭ ni elsendos kelkajn tipajn kantojn. La unua kanto estas titolita "Ĝojo".

( "Ĝojo"  finelsendo 2:23)

La kanto "Ĝojo" kredeble havigas al ni ĝojan etoson en la Printempa Festo. La Printempa Festo, nome, nova jaro de Ĉinio laŭ la luna kalendaro, estas la plej grava kaj plej pompa tradicia festo en Ĉinio. Ĉinoj ĝuas la Printempan Feston tiel pompe kiel okcidentanoj Kristnaskon. La sekva kanto "Bonvenigu Printempan Feston" pleje manifestas ĝojon de la ĉina popolo okaze de la Printempa Festo. Bonvole aprecu la kanton!

("Bonvenigu Printempan Feston" finelsendo 2:26)

Popolanoj estas ĝojaj ĉe la Printempa Festo. Bonvenigante la feston, ili esperas, ke la venonta jaro estos riĉrikolta.Laŭ tradicia kutimo, ĉiuj ĉinaj familioj devas glui la ĉinan ideogramon "fu" sur pordoj kaj muroj en la Printempa Festo. La ideogramo "fu" signifas "feliĉon" kaj "bonŝancon". Gluado de la ideogramo "fu", ĉu en la pasinteco ĉu en la estanteco, manifestas aspiron de popolanoj al la feliĉa vivo kaj iliajn bondezirojn al la bela estonteco. Por pli bone montri tiajn aspiron kaj bondezirojn, oni eĉ inverse gluas la ideogramon "fu", esprimante "alvenon de feliĉo" kaj "alvenon de bonŝanco".

("Alvenas Feliĉo" fin-elsendo 3:09)

Karaj amikoj, vi nun aŭdas kanton titolitan "Alvenas Feliĉo". La kanto bone manifestas, ke popolanoj esperas alvenon de feliĉo kaj bonŝanco.

("Gratulon pro via Riĉiĝo" finelsendo 3:00)

Salutante aliajn en la Printempa Festo, ĉinoj pleje ŝatas bondeziri multan riĉaĵon. Hodiaŭ ni esperas, ke kanto titolita "Gratulon pro Via Riĉiĝo" alportos al vi ĉiuj niajn bondezirojn.

Karaj amikoj, kiel vi opinias pri la ĵusa kanto "Gratulon pro Via Riĉiĝo"? Ni estos ĝojaj, se la himno plaĉas al vi. Nun bonvole aprecu alian kanton titolitan "Salutu en Printempa Festo"

("Saluton en Printempa Festo" finelsendo 4:06)

La kanto titolita "Saluton en Printempa Festo" priskribas ĝojan sentimenton de popolanoj, kiuj reciproke salutas en la Printempa Festo.

("Ĝojaj Tagoj" preskaŭ finelsendo 4:38)

Karaj amikoj, en la fino vi aŭdos la lastan kanton titolitan "Ĝojaj Tagoj". Nun bonvole aprecu!

Karaj amikoj, en la bela kanto "Ĝojaj Tagoj", finiĝas la hodiaŭa programereto "Festo-Ĝardeno". Koran dankon pro via aŭskulto!

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040