china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Informoj pri rato
(GMT+08:00) 2008-02-05 19:26:09

Karaj retlegantoj, nun ni konigos al vi kelkajn informojn pri rato, el ili vi povas scii, ke rato ludas gravan rolon en procezo de scienca disvolvo de la homaro.

En la naturo, rato kaj kato neniam havas "amikecon", sed japanaj sciencistoj per gena reformado ŝanĝis naturon de rato kaj igis ĝin kunludi kun kato.

Japanaj sciencistoj trovis, ke timo rilatas al flaro, se oni fortranĉas nervoĉelon de olfakta bulbo, rato ne timos katon.

Studantoj de japana tokia universitato transplantis genon titolitan "difteria toksino" kaj direkte fortranĉis nervoĉelon de la olfakta bulbo de rata cerbo, ĉar funkcio de ĉi tia nervoĉelo estas ricevo de nerva impulso el flarsenta ĉelo en nazkavo kaj ĝia reakcio.

La eksperimento naskis tre rimarkindan efikon. Perdinte ĉi tian nervoĉelon, ratoj montras "cerban kurta-cirkviton", antaŭ sia naturmalamiko, kato, ili ne timas, sed estas sciema, eĉ freneze rampas sur la katon. Studanto de tokia universitato diris, ke ili ankoraŭ povas flari odoron de la kato, sed aperas neniu timo. Ili gaje kunekzistas kun la katoj, ankaŭ ludas kun la katoj.

Por foti la bildon pri "gaja kunekzisto de ratoj kaj katoj", en la eksperimento, la studantoj speciale elektis mildajn kaj malkuraĝajn katojn, kaj antaŭtempe jam manĝigis ilin. Dum la fotado, se iu kato volas mortigi raton, la studantoj tuj forportas ĝin.

Post kelkhora kuro, ratoj ankoraŭ ne lacas. Manĝinte multe da manĝaĵoj, ili ne grasiĝas, sed estas pli viglaj kaj pli longe vivas, ili ĝuste estas "superaj ratoj", kulturitaj de sciencistoj per gena reformado. Ilia korpoenergio estas granda, egalas tiun de plej elstara sportisto.

Produktinto de superaj ratoj, Richard Hanson, biokemia profesoro de usona universitato, esprimis, ke la ratoj povas kontinue kuri je 5 horoj kaj 6 kilometroj per la rapideco de 20 metroj en unu minuto, tio egalas, ke sportisto senripoze biciklis al Alpoj.

Kun la bona energio, kompreneble ĉi tiaj ratoj havas grandan apetiton. Kompare kun ordinaraj ratoj, la manĝkvanto de ĉi tiaj ratoj preskaŭ duobliĝis ol tiu de ordinaraj ratoj, sed korpopezo nur estas duono de tiu de ordinaraj ratoj. Kaj vigleco de ĉi tiaj ratoj dekobliĝis kaj vivdaŭro estas pli longa, ili povas vivi 3 jarojn.

Alfrontante ĉi tiajn ratojn, eĉ usonaj sciencistoj, kiuj kulturis ilin, surpriziĝis, ĉar ili nur reformis unu metabolan genon. Profesoro Richard Hanson esprimis, ke la ŝanĝo de korpoenergio kaj ago de la ratoj tute superis ilian atendon.

Profesoro Richard Hanson diris, ke la unua supera rato naskiĝis preskaŭ antaŭ 4 jaroj. Tiam, studantoj inokulis genon en embrion de rato. Rezulte, la rato ege ŝanĝiĝis, kaj post kelkaj semajnoj de sia naskiĝo, ĝi estas elstara kaj tre vigla.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040