Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu kelkajn kantojn pri rato.
La unua estas "Rato amas vin"
Rato amas vin
Printempa vento vekis la teron,
malvarma vintro silente pasis;
Geamantoj paŝas man-en-mane.
La suno karesas la koron,
gaje krakas petardoj;
aminda porkido diris "ĝis revido" al ni,
ĉiuj homoj atendas feliĉon.
Jen tie la feliĉon!
En la kuranta jaro, rato amas vin
Mi deziras, ke la gepatroj estu sanaj kaj ĝojaj
kaj fratoj kaj fratinoj unuiĝu.
Rato amas rizon.
En la jaro de rato, ĝi eĉ pli amas vin.
Rato amas vin.
Ne aperos problemo en amo kaj kariero;
kun bondeziro de multaj amikoj,
vi ne maltrakviliĝos.
La jaro de rato certe apartenos al vi;
rato donas novjaran bondeziron al vi.
En la jaro de rato, vi gajnos multan monon.
La dua eatas "Rato amas rizon"
Ili kantas: Aŭdinte vian voĉon, mi havas apartan senton
Pro via voĉo mi ne forgesis vin
Vi ĉiam restas en mia koro, kajmi povas pensi nur pri vi.
Se iutage amo kaj idealo vere realiĝos
Mi pli multe klopodos kaj bone amos vin, ĉiam ne ŝanĝiĝos
Kiel ajn longas la vojo, mi certe realigos tion
Mi silente diris al vi ĉe via orelo, ke mi amas vin ĝuste kiel rato amas rizon
Kiom da ventoj kaj pluvoj estu, mi ĉiam akompanos vin.
Mi pensas pri vi, spite al malfacilo. Mi volas fari ĉion, por ke vi estu gaja.
La tria kanto nomiĝas "Rato en blua vesto kaj kato kun granda vizaĝo"
Rato portas bluan veston,
kato kun granda vizaĝo havas lipharojn.
Unu havas longan kaj maldikan voston, la alia havas grandan vizaĝon.
Malgranda rato ne ŝtelas rizon kaj kato amas manĝi fiŝon. En la mondo ni kunekzistas kaj por ĉiam ne apartiĝos.
En la gajaj kantoj ni finu hodiaŭan specialan programeron, fine ni sincere deziras al vi sanon kaj plezuron en la nova jaro. |