china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Scienca esploro pri rato
(GMT+08:00) 2008-02-06 13:52:03

 

Iuj afrikaj hamstroj estis trejnitaj kiel "senminigaj specialistoj" kaj faris kontribuon al savo de la vivo de homoj.

En afrika Mozambiko, laborantoj trejnas hamstrojn por sondi minon. Mozambiko estas unu el landoj, serioze damaĝitaj de mino, pro interna milito en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento, oni restigis pli ol 2 milionojn da minoj en Mozambiko, ĝis nun ankoraŭ multaj minoj atendas forigon.

Laŭ esploro, ratoj havas denaskan naturon en senminigo. Ilia flaro estas delikata, unu rato povas fini senminigon je cent kvadrataj metroj nur en duona horo. Por fini la saman laboron, homoj bezonas semajnon.

En trejna centro, studantoj jam sukcese trejnis amason da minsondaj "fakuloj". Ĉiuposttagmeze, laborantoj trejnas ratojn, la trejna spaco estas kvadrata zono areanta cent kvadratajn metrojn, en la zonoj studantoj enterigis kelkajn minojn.

En trejnado, laborantoj ligis kruron de rato per ŝnuro. Laŭ la ŝnuro, ratoj flaras minon. Trovinte minon, ili gratas grundon sur la mino. Pro malpezo de la korpo, ratoj ne povas kaŭzi eksplodon de mino. Se ratoj sukcesas, laborantoj donas manĝaĵon kiel premion al ili.

La trejno al afrikaj hamstroj estas tre rigora. Post almenaŭ unujara trejnado kaj serio da ekzamenoj, laŭnormaj ratoj finfine finis "lernadon" kaj komencis plenumi veran taskon.

En 1997, kenjaj senminigaj specialistoj unuafoje elmetis uzadon de hamstroj por senminigo, ili montris, ke vaste multiĝas hamstroj en nordo de afrika Saharo, ĉi tiuj hamstroj ne disvastigas malsanon al lokanoj. Pro la elstara montriĝo de hamstroj en sondo de minoj, ankaŭ Angolo planis enkonduki ĉi tiajn ratojn.

En laboratorioj de medicinaj kolegioj kaj esploraj institutoj, sennombraj ratoj ludas la rolon de eksperimentaj animaloj. En julio de 2007, usonaj sciencistoj per tekniko de gena reformado kulturis unuan amason da transgenaj ratoj kun homa psikozo. Studantoj plantis "frenezigan genon" en ovon de ratoj, ĉi tia geno similas al altpatogena subite ŝanĝa geno de la homaro, per artefarita impregno ĉi tiaj reformitaj ovoj fariĝis vivpovaj embrioj. Kiam naskiĝis la ratoj, aperis en ilia cerbo aktivado simila al psikozuloj.

Studantoj opiniis, ke kulturado de ĉi tiaj ratoj kun psikozo helpos klarigi patogenion de psikozo per amaso da animalaj eksperimentoj, sekve oni ekspluatos novan medikamenton aŭ genan terapion, kiu povas komplete solvi la malsanon. Sed, ĉi tiu metodo de kulturado de "frenezaj ratoj" estis forte kritikata de protektantoj de animalaj rajtoj. Ili opiniis, ke ĉi tiu studado estas gangrena ago, de nasko faritaj ratoj suferas turmenton de psikozo, tio estas malhumanisma.

La 9-an de aprilo de 2007 en la vjetnama hanoja flughaveno, okazis afero, ke aviadilo al Japanio portempe estis prokrastita je preskaŭ 4 horoj, la kialo estas blanka rato, kiu ne devas aperi en la aviadilo.

Tiutage, pasaĝero subite trovis, ke rato kuras en la aviadilo, tial li tuj sciigis tion al stevardo. Stevardoj serĉis kaj fine kaptis la raton. Sed oni maltrankvilis, ke la rato mordis ĉefajn dratojn de la aviadilo, pli ol dek homoj konsumis kelkajn horojn por ekzameno kaj iparo. Laŭ informo, en la procezo, pasaĝeroj ne sidis en la aviadilo, ankaŭ iliaj pakaĵoj estis movitaj el la aviadilo. Post preskaŭ 4 horoj, la aviadilo finfine glate ekflugis.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040