china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Feliĉan Printempan Feston!
(GMT+08:00) 2008-02-06 14:29:00
Shanshan: Karaj amikoj, mi estas Shanshan.

Pluveta: Mi estas Pluveta.

Shanshan: Karaj amikoj, hodiaŭ estas la ĉina solena tradicia festo---Printempa Festo, laŭ tradicia ĉina kalendaro hodiaŭ komenciĝis nova jaro.

Pluveta: Jes. Laŭ tradicio ĉinoj per 12 bestoj faras kronologian sistemon, kaj hodiaŭ ni troviĝas en la jaro de rato.

Shanshan: Karaj amikoj, hodiaŭ ni babilos kun vi pri la Printempa Festo.

Pluveta: Shanshan, ĉu vi scias la historion de la Printempa Festo?

Shanshan: Mi scias. La Printempa Festo jam havas pli ol 4700-jaran historion. Kaj ĝi estas la komenco de nova jaro. Oni ankaŭ titolis feston de Printempa Festo kiel Feston de Novjaro, ĉar laŭ ĉina legendo en la lasta tago de unu jaro, monstro Jaro damaĝas homojn, por pace pasigi la tagon homoj devas alpreni diversajn manierojn, ekzemple vesti sin per ruĝaj vestoj kaj bruligi krakilojn, por elpeli la monstron Jaro. Pasiginte la lastan tagon, oni povas glate eniri en novan jaron.

Pluveta: Do, kiel oni kreis la monstron Jaro?

Shanshan: Ĉar ĉinoj amas favoran aŭspicion, parnombroj signifas feliĉon, kaj primo signifas malbonan aŭguron, tial ĉinoj esperas, ke ĉiuj aferoj povu duopiĝi. Do en la unua tago de la unua monato, 1 estas primo, kompreneble signifas malfeliĉon. Tial ĉinoj opiniis, ke la 1 en la 1-a de la 1-a monato estas monstro, kaj la nomo de la monstro estas Jaro. Ĉiujare la monstro Jaro damaĝas homojn unufoje. Iutage, ĝi venis al iu domo kaj celis damaĝi iun knabon, la knabo tre timis kaj haste verŝis akvon, tiam oni per bambuo faris fajron, blulanta bambuo renkontis akvon, tial aperis la sono "pilipala", la monstro Jaro estis timigata kaj konfuzite forkuris. De tiam naskiĝis la kutimo, ke oni bruligu krakilojn por festi novjaron. Bruligo de krakiloj ne nur celas eviti malfeliĉon, sed ankaŭ estas unu el la festaj manieroj.

Pluveta: La temo de Printempa Festo estas adiaŭo al la lasta jaro kaj bonvenigo al la nova jaro. Ĉinoj ŝatas kune kun familianoj manĝi ĝaŭziojn en Printempa Festo.

Shanshan: Do, kiel ni manĝas ĝaŭziojn en Printempa Festo? Ĉu vi povas sciigi min?

Pluveta: Pardonon! Ankaŭ mi ne scias tion. Sed specialisto pri kutimo kaj moro sinjoro Cui Puquan certe konigos al ni. Nun ni aŭskultu kion li diros.

"Ĝaŭzio signifas anstataŭon de diferencaj jaroj. De la antikveco, Ĉinio uzas kronologie la figurojn de rato, bovo, tigro, leporo, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko. Ĉinaj antikvaj astronomoj dividis 24 horojn de unu tago en 12 unuojn, ĉiu unuo havas 2 horojn, kaj la tempo de la 23-a ĝis la 1-a de la venonta tago estas la unua unuo, titolita Zishi, meze de Zishi ĝuste estas la 24-a horo, kiam jaroj alternas. Laŭ la nuna jaro, je la 24-a horo la jaro de rato ĝuste anstataŭis la jaron de porko."

Shanshan: Mi aŭdis, ke nun en la pekina gubernio Daxing, ĉiujare en Printempa Festo, samtempe pli ol dekmil homoj kune manĝas ĝaŭziojn. Ĉu vi povas imagi, kiom da homoj kune manĝas ĝaŭziojn en la sama tempo? Kiel vivplene!

Pluveta: La alia kutimo de Printempa Festo estas maldormado en la lasta tago de jaro. Ĉu vi scias la kialon?

Shanshan: Ne. Ĉu vi povas sciigi la kialon al mi?

Pluveta: Ankaŭ mi ne klare scias, sed sinjoro Cui Puquan certe komprenas la kialon, nun aŭskultu lian eksplikon:

"Nokte de la lasta tago, dioj kaj fantomoj venos al la homa mondo kaj ekzamenos agon de homoj en la lasta jaro, se gepatroj faris iun eraron kaj maltaŭgan aferon, filoj devas anstataŭi siajn gepatrojn kaj akcepti punon de dioj kaj fantomoj, cetere, tiam homoj devas stari por respekti diojn kaj fantomojn, se la gepatroj malsaniĝas kaj kuŝas en litoj, la filoj havos alian rolon protekti la gepatrojn kaj fariĝos anstataŭantoj por trakti diojn kaj fantomojn. Tial oni kutimis ne dormi nokte de la lasta tago."

Shanshan: Tre interese! Ĉu?

Pluveta: Jes, laŭ tio, oni povas vidi, ke ĉinoj tre respektas maljunulojn.

Shanshan: Mi sciis, ke ĝis nun en Hongkong, Aomen kaj aliaj ĉinaj lokoj, ankoraŭ ekzistas la kutimo en Printempa Festo: ke oni ne povas festi la novan jaron se oni ne kultas antaŭuloj.

"Ekzistas parolo en Ĉinio, ke oni ne povas festi la novan jaron se oni ne faras kulton al antaŭuloj. Nokte de la lasta tago de unu jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, ĉinoj vestas sin per robo kaj mandarena jako kaj paŝas al lignaj steleetoj de antaŭuloj."

Pluveta: Disvolviĝas la epoko, sed kutimo pri festado de nova jaro ankoraŭ herediĝas, sekvas la bona virto de respektado al maljunuloj.

Shanshan: Karaj amikoj, ni sincere deziras al vi sanon kaj plezuron en la nova jaro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040