china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinoj diversmaniere renkontas Printempan Feston
(GMT+08:00) 2008-02-06 19:18:16

Karaj amikoj, hodiaŭ estas la lasta tago de la jaro laŭ la ĉina tradicia kalendaro, tuj antaŭ la ĉina plej grava tradicia festo – la Printempa Festo. Oni adiaŭas la malnovan jaron kaj renkontas la novan.

La Printempa Festo estas grava por ĉinoj, same kiel Kristonasko por la okcidentanoj. Renkontante la feston, ĉinoj aĉetas diversajn konsumaĵojn por la nova jaro, algluas versparojn, tondas paperajn fenestro-florojn. Kvankam multaj ĉinaj sudaj regionoj suferas pluvadon, neĝadon kaj frostegon ne aperintajn en dekoj da jaroj, tamen ĉinoj ankoraŭ estas entuziasmaj al la Printempa Festo. Eĉ al iuj pasaĝeroj survoje barataj de la kastrofo la koncernaj fakoj kaj lokaj registaroj liveras al ili manĝon kaj loĝadon kaj ankaŭ ripozejojn kaj amuzejojn, por ke ili plezure pasigu la feston.

Sinjoro Wang Wenxuan estas oficisto de telekomunika limigita kompanio en Haikou, ĉefurbo de la provinco Hainan. Pasintece, li, post laboro, iris al hejmo en la urbo Wanning. Tamen ĉijare la situacio ŝanĝiĝis.

"Pasintece, antaŭ feria tago, la gepatroj aĉetis konsumaĵojn por la festo. Ĉijare la lasta tago de la malnova jaro estas feria tago, mi do povas min bone montri. Mi aĉetos petardojn kaj aliajn kaj ĝoje pasigos la feston."

Fakte, plimultaj ĉinoj, se ili ne portas specialan labortaskon, ĝenerale hejmeniras en la tago antaŭ la Printempa Festo kaj kune kun la familianoj celebras la feston. Posteuloj deziras bonan fortunon al altageneracianoj, kaj la lastaj donas al la unuaj certan monsumon. Tia moro estas tre populara en nia lando.

En nordoriento, regas plej densa atmosfero por la festo. Krom la certa monsumo al posteuloj, ankoraŭ estas multe da tradiciaj moroj. Sinjorino Xing Lijuan el la urbo Jilin de la nordorienta provinco Jilin diris, ke frue antaŭ unu monato ŝi jam komencis preparadon por la festo.

"Oni algluas versparojn, la ideogramon Fu, signifantan feliĉon kaj fenestroflorojn, pendigas ruĝan lanternon antaŭ sia pordo, videblan de malproksime. La atmosfero ja estas tre densa je festa nuanco."

Ŝi diris, ke ŝiaj tri familianoj ĵus kultis la praulojn, baldaŭ vojaĝos al la urbo Changchun fora je pli ol 100 kilometroj kaj tie renkontiĝos kun aliaj familianoj. Je la noktomezo ĉiuj familianoj kune manĝas la ĉinan tradician ĝiaozion.

Ĉinio estas vastega kun 56 naciecoj. En malsamaj regionoj cirkulas malsamaj moroj. En la centra provinco Hunan, kune vespermanĝinte, oni sidas antaŭ televidilo por spekti la printempfestan amuzan vesperon; en la suda Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono, oni bruligas fajron, nomatan fajro renkonta al la nova jaro; en Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shanxi, nordokcidenta Ĉinio, oni kutimas aŭskulti novjaran sonoriladon.

La jaro 2008 estas aparte signifa por ĉinoj. La espero de Wang Renhan, filo de la menciita sinjoro Wang Wenxuan de Hainan esprimas deziron de multaj ĉinoj.

Raportisto demandis lin: "Kion vi atendas de la jaro 2008?"

Li respondis: "Iru al Pekino!"

"Por kio?"

"Por Pekinaj Olimpikoj!"

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040