china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Oni devas doni atenton, komprenon kaj kunlaboron al Ĉinio rapide disvolviĝanta
(GMT+08:00) 2008-03-10 10:46:14

Antaŭenpuŝo de disvolviĝo de la amikecaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ne nur bezonas duflankan bonan politikan deziron, sed ankaŭ dependas de reciprok-utilaj kunlaboraj komercaj bonŝancoj. Kiam li rendevuis kun personoj de la francaj industria kaj komerca rondoj, li proponis, ke ili venu al Ĉinio por serĉi kaj trovi komercan bonŝancon en vasta merkato de Ĉinio. Li opinias, ke ĉina kontinuigebla disvolvo estas bonŝanco por Francio kaj Francio devas kapti la bonŝancon.

"Pri Ĉinio, kiu revenas al la vico de potencaj landoj, pri la lando, kiu havas fortan disvolvan movforton kaj pri la lando, kiu celas superregi rapidecon de kresko de la ekonomio por solvi problemojn en disvolviĝo, ni devas aktive fari kunlaboron kun ĝi."

De la 21-a jarcento, problemo pri medio fariĝas malfacila problemo, kiu urĝe bezonas esti solvata de la mondo. Francio kaj aliaj evoluintaj landoj emfazas la rilatojn inter disvolvo kaj medio, ĉar tiuj landoj unue plenumis industrian revolucion kaj finis procezon de "rego post polucio". Laŭ Jean Pierre Raffarin, kiel evoluanta lando, Ĉinio sentas urĝecon de media protekto kaj por solvi la medi-protektan problemon, Ĉinio devas enkonduki alilandajn progresintajn sperton kaj teknikon kaj tio estas bonŝanco por francaj altsciencteknikaj medi-protektaj entreprenoj. Sinjoro Jean Pierre Raffarin konigis, ke nun francaj magnatoj pri energio, kiaj Alstom kaj Areva, aktive plivastigas sian kontingenton en la ĉina merkato kaj kompanioj pri trakto de balaaĵo faras klopodon por eniri en la ĉinan merkaton.

Disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ankaŭ bezonas pozitivan amaskomunikilan kaj publik-opinian etoson. Kelkaj francaj amaskomunikiloj ne faras objektivan kaj justan raporton pri Ĉinio kaj tio influas konfidon de investantoj kaj eĉ rezultigas miskomprenon pri Ĉinio, pri tio Jean Pierre Raffarin manifestas sian vidpunkton.

"Mi volas diri al francoj, ke al ĉinoj estas tre klare pri siaj problemoj. Ili laŭ aplikebla rimedo, paŝopostpaŝe trovas rimedon, kiu povas solvi problemojn."

Ĝuste surbaze de profunda kompreno kaj plena fido pri Ĉinio, Jean Pierre Raffarin firme kredas, ke amikeca kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio en multaj kampoj pluapaŝe disvastiĝos kaj profundiĝos kaj perspektivo de la ĉiuflankaj strategiaj kaj kunlaboraj partneraj rilatoj estos pli vastaj kaj brilaj.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040