china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Mi konas novan Ĉinion ĉiutage
(GMT+08:00) 2008-03-10 17:16:04

Malferma Ĉinio allogis fremdlandanojn vojaĝi, fari komercon, eĉ fikse loĝi. Pro malsamaj spertoj ili havas malsamajn opiniojn pri Ĉinio. En iliaj okuloj, kia Ĉinio estas? Ekde hodiaŭ ni elsendos al vi serion da programeroj titolitan Ĉinio en Miaj Okuloj. Ni helpu vin koni pliveran Ĉinion. Nun bonvole aŭskultu la 3-an programereton Mi konas novan Ĉinion ĉiutage.

"En la pasintaj 11 jaroj, mi iom post iom konis la historion, kulturon kaj arton de Ĉinio kaj atestis la malfermon kaj reformadon. Mi sentas, ke mi troviĝas en speciala epoko havanta decidivan rolon por la estonteco de la lando. Mi ekhavis ekzinon ĉi-tie kaj havas filinon. Mi pli kaj pli profunde radikas en Ĉinio."

La homo intervjuita de raportisto estas Oriol Fortuny Carreras, 48-jara. Li venis el Barcelono de Hispanio. Li havas alian nomon He Liou. He Liou laboris en redakcio hispanolingvan redakcion de Ĉina Radio Internacia 4 jarojn. Li estas serioza kaj humura. Liaj ĉinaj amikoj kaj kolegoj ĉiam varme nomas lin maljuna Ou.

Antaŭ 11 jaroj, Imperiestra Palaco, kvadrata korto kaj orienta kulturo logis He Liou veni al Ĉinio. Ĝis hodiaŭ li ankoraŭ opinias, ke la rapide disvolviĝanta lando estas tre mistera.

"Nun mi ankoraŭ opinias, ke Ĉinio estas mistera kaj interesa. Ŝajne mi konas novajn aferojn. Mi kredas, ke mi ne havas tian senton en aliaj landoj."

Antaŭ pli ol 2 jaroj maljuna Ou kaj lia edzino aĉetis loĝejon en Tiantongyuan-loĝkvartalo. Li diris, ke la loĝkvartalo surprizis lin.

"Tiantongyuan-loĝkvartalo estas modela loĝkvartalo konstruita de la pekina registaro por homoj kun nemulta enspezo. Estas tre granda la areo de la loĝkvartalo. Tre multaj homoj loĝas tie. La instalaĵoj en la loĝkvartalo estas kompletaj. Sufiĉas la areo de gazono. Pro la longa distanco al la urba centro oni povas ĝui kaj oportunan kaj kvietan vivon tie."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040