china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Viktimoj el perforta krima evento en Lasao
(GMT+08:00) 2008-03-24 08:47:40
Antaŭ nelonge, sub komploto de Dalai-kliko, malmultaj lamaoj sin amasigis kaj kreis kaoson en Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Tio serioze detruis normalan socian ordon de Lasao kaj kaŭzis grandan perdiĝon de la vivo kaj posedaĵoj de urbanoj. Post la evento, la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono tuj alprenis metodojn kaj laŭleĝe batis la perfortan kriman aktivadon. Nuntempe la socia ordo de Lasao estas fundamente normala. Kia estas la tuta proceso de la perforta krima evento? Raportisto de Ĉina Radio Internacia faris intervjuon al kelkaj vidintoj kaj viktimoj. Nun sekvas detala raporto!

Je 11:00 de la 14-a de marto, iuj lamaoj per ŝtonoj atakis deĵorantajn policanojn ĉe la templo Ramoche en la nordorienta parto de Lasao, poste iuj fiuloj komencis kolektiĝi surstrate kaj kriis sloganojn pri secesiigo de la ŝtato, ekfaris batadon, frakasadon, rabadon kaj bruligadon kaj la evento rapide vastiĝis. Rememorante pri tiutaga evento, Nyima Tsering, estro de Haicheng-a Elementa Lernejo en Lasao, diris, ke fiuloj atakis la elementan lernejon tiam, kiam gelernantoj revenis al la lernejo post tagmanĝo.

"Grupo da fiuloj freneze atakis nian instru-domon kaj serioze minacis la vivon de niaj instruistoj kaj lernantoj kaj posedaĵojn de la lernejo. Ni tuj lasis, ke instruistoj kolektu lernantojn en klasĉambrojn. Cetere ni ĝustatempe anoncis gepatrojn de lernantoj, ke ili persone ricevu infanojn en la lernejo. La evento ne nur kaŭzis perdiĝon de nia lernejo je 1,4 miliono da juanoj de renminbi, sed ankaŭ alportis al niaj lernantoj grandan psikan vundon.

Parolante pri tiutaga evento, Dawa Yudron, lernantino en la 4-a klaso de la 2-a grado, ankoraŭ sentas timon.

"Mi tiam vidis, ke iuj batas policanojn kaj aliaj frakasas butikojn. Mi estis ege timigata. Avino diris al mi, ke mi ne iru al lernejo kaj tiele mi restis en la hejmo 3 tagojn."

Laŭ konigo, en la perforta evento, fiuloj bruligadis pli ol 210 loĝdomojn kaj butikojn, frakasadis 56 policajn aŭtojn kaj mortigis 13 senkulpajn popolanojn. Feng Bixia, viktimo en la evento, plore rakontis:

"Tiam mi kuiris kaj najbaro diris, ke mi tuj fermu la pordon. Infan-zorgistino kun 5-jaraĝa tibetnacieca infano sin kaŝis en mia domo. La infano, ege timigata, petadis al mia edzo: 'Onklo, bonvole savu nin kaj sendu nin hejmen.' Mia edzo povas fari nenion ol malfermi la pordon. Ĝuste tiam oni ĵetis brikojn al ni. Mi vundiĝis kaj mia edzo kaj la infano estis batataj."

En hospitalo en Lasao, raportisto renkontis alian viktimon Peng Xiaobo. Li diris, ke liaj 4 butikoj estis bruligitaj de tiuj fiuloj. Lia familio sin ĵetis surteren por sin-savo kaj lia edzino serioze vundiĝis. Lia onklo kaj kuzino estis ĝismorte bruligitaj pro ne ĝustatempa eskapo.

Forpaso de familianoj malĝojigis kaj indignigis viktimojn. La perforta agado de tiuj fiuloj vekis fortan indignon kaj kondamnon ĉe la popolamasoj. Popolanoj vunditaj en la perforta evento estis senditaj al hospitaloj kaj kuracataj.

La 20-an de marto, raportisto vidis en ĉefaj distriktoj kaj vojoj en Lasao, ke aŭtoj libere veturas, butikoj plejparte refunkcias, lernantoj normale havas lecionojn kaj la socia ordo de Lasao fundamente estas normala.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040