china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Feliĉa vivo de fiŝistoj ĉe rivero Lasao
(GMT+08:00) 2008-03-24 09:25:12
Nun ni babilu pri akvo-landaj pejzaĝoj de fiŝista vilaĝo en antaŭurbo de Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono sur Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, nordokcidenta Ĉinio.

La vilaĝo Junba situas ĉe la orienta bordo en la malsupra baseno de la rivero Lasao, kie ek-kunfluas la rivero Yaluzangbo kaj la rivero Lasao. Belas la natura medio, ĉarmas la pejzaĝoj, kaj abundas lagoj grandaj kaj malgrandaj. La vilaĝanoj de Junba sin vivtenas pere de fiŝkaptado de generacio al generacio dum pli ol 300 jaroj. La vilaĝo Junba estas la unika fiŝista vilaĝo en Tibeto. Delikata teknologio pri leda floso kaj aparte karakteriza bov-leda boato formis la eksterordinaran fiŝkaptan kulturon en Tibeto.

Krom la vilaĝo Junba, en Tibeto ekzistas neniu alia fiŝista vilaĝo, ĉar, kiel sciate, mankas akvo en tiu loko, jen estas la natura kialo. Tamen la pli grava kialo estas, ke la plejparto de tibetanoj ne kutimas preni fiŝon kiel manĝaĵon. S-ro Qiongda, esploristo el Akademio de Sociaj Sciencoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, konigis:

"Ĝenerale fiŝaĵo estas tabuo de la tibena nacieco. Tamen tio ne validas al ĉiuj tibetanoj. Laŭ noto de historia libro, en iuj lokoj de Tibeto, precipe en vilaĝoj situantaj ĉe riveroj aŭ lagoj, prauloj de lokanoj prenis la fiŝaĵon kiel nutraĵon, ekzemple en la vilaĝo Junba. Nuntempe sekve de la socia kaj ekonomia evoluado de Tibeto, precipe de la ĉiam pli ofta ekstera interfluo, iuj vivkutimoj kaj moroj de aliaj naciecoj donas la influon al tibetanoj."

La tabuo de tibetanoj pri fiŝaĵo fontis el la budaisma kulturo. Tibetanoj rigardas lagojn sanktaj, sekve bano aŭ fiŝkapto signifas damaĝon al sanktaj lagoj. Sed kial loĝantoj de la vilaĝo Junba tenas la tradicion pri fiŝkaptado? Laŭ loka legendo, tio jam estis aprobita de la dio. Oldulo de la vilaĝo Junba s-ro Suonan konigis pri tiu interesa legendo. Li rakontis:

"Iam en la antikveco, generado de fiŝoj estis tiel rapidega, ke ĉiuj riveroj jam ne povis enteni pli da fiŝoj. Kion fari? Devigate, multaj fiŝoj elkreskigis el si flugilojn kaj sin levis al la ĉielo por trovi la novan viv-spacon. Rezulte la fiŝoj kun flugiloj pli kaj pli multiĝis en la ĉielo kaj tute ŝirmis la sunon kaj la lunon. Perdinte nutradon el la suno kaj luno, ĉiuj estaĵoj de la mondo pereis unu post alia. Rimarkinte tiun tragedion, la dio alvenis al la homa mondo kaj sciigis praulojn de loĝantoj de la vilaĝo Junga, ke ili povas kapti kaj manĝi fiŝojn, kaj ankaŭ ilia kulpo ĉirilate estas absolvata. De tiam la estaĵoj revigliĝis kaj reprosperiĝis, kaj la moro de la vilaĝanoj pri kaptado kaj manĝado de fiŝoj daŭras ĝis nun."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040