china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Interesa danco de bovleda boato de fiŝistoj
(GMT+08:00) 2008-03-24 09:26:35
Ĉar la vilaĝo Junba situas en kunfluejo de la rivero Yaluzangbo kaj la rivero Lasao, tial la loko riĉas je profitfontoj de fiŝoj, ankaŭ la tieaj fiŝaĵoj estas aparte bongustaj. Abundas ankaŭ kuir-manieroj de fiŝaĵoj en la vilaĝo. Vojaĝante tien, turistoj povas ne nur gustumi tradiciajn manĝaĵojn, kiaj butera teo kaj sambao ( ia sekalaĵo ), sed ankaŭ ĝui diversajn pladojn el fiŝoj. S-ro Bazhu, estro de la vilaĝa instanco de Junba konigis:

"Ni havas multajn kuirmanierojn de fiŝaĵoj, almenaŭ dekojn da specoj respektive el vaporumado, boligado, fritado ktp."

En la vilaĝo, preskaŭ ĉe ĉiu pordo videblas boato el bova ledo. Por fari boaton necesas felo de 4 bovoj. En la pasinteco, la bov-leda boato servis kiel trafikilo de tibetanoj. Nun la boato estas ne nur instrumento de ilia fiŝkaptado, sed ankaŭ rekvizito en ilia danco de bov-leda boato. En la tibeta lingvo, la danco de bov-leda boato estas nomata "guo-zi". La vorto "guo" signifas bov-ledan boaton, kaj "zi" dancon. Dum la dancado, dancantoj portas surdorse la grandan kaj pezan bov-ledan boaton, kaj aliaj vilaĝanoj akompanas per kantado. Laŭ loka moro, okaze de "Fiŝkapta Festivalo" en la tria monato laŭ la tibeta kalendaro, oni ĉiam aranĝas prezentadon de tia danco, kaj prenas ĝin kiel ceremonion por startigi fiŝkaptadon en la nova jaro. Nuntempe la prezentado de tia danco jam fariĝis unu el la amuzaj manieroj. En ordinaraj tagoj, veturante per la bov-leda boato, la vilaĝanoj faras fiŝkaptadon, kaj dum la postlaboraj horoj, ili ofte sin amuzas per la interesa danco de bov-leda boato. Se turistoj petas spekti tian dancon, la gastamaj kaj entuziasmaj vilaĝanoj de Junba volontas improvize prezenti la dancon por gastoj.

Krom fiŝkaptaj profitfontoj, la vilaĝo Junba entreprenas ankaŭ prilaboran industrion de ledaĵoj. Vilaĝanoj faras malgrandtipan led-boaton, tornistron, poŝtelefonujon kaj aliajn ledaĵojn kun karakterizaj desegnaĵoj kaj formoj, tiuj metiartaĵoj ne nur entenas la densan tibetan trajton, sed ankaŭ havas nealtan prezon. Kompreneble ili tre plaĉas al turistoj en- kaj ekster-landaj turistoj. S-ro Suonan sciigis nin dirante:

"Nun mi povas fari ledsakon, ankaŭ poŝtelefonujon kaj samba-an saketon. La registaro ankaŭ organizas turisman entreprenon, kaj nia vivo fariĝas pli kaj pli bona."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040