china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibeto rigardas mediprotekton kiel plej gravan taskon
(GMT+08:00) 2008-03-24 09:16:06
La lokaj registaro kaj popolo klare scias, ke la forta sopiro de turistoj al tiu miriga tero devenas de la blublua ĉielo, travideble klara akvo de lagoj, majestaj neĝkovrataj montoj, impona Potala Palaco kaj karakterizaj moroj de Tibeto. Ĉi tie estas ne nur "rivera fonto" kaj "ekologia fonto" de Ĉinio, suda Azio kaj sudorienta Azio, sed ankaŭ "motoro" kaj "reguligilo" de klimato de Ĉinio kaj eĉ de la orienta hemisfero. Pro ĉio ĉi, oni rigardas la medio-protektan laboron kiel la plej gravan taskon.

Por protekti la bluan ĉielon kaj smeraldan akvon de Tibeto, samtempe kun disvolvado de industrioj, la registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono klopodas ankaŭ por harmoniigi la ekonomian efikon kaj socian efikon kun la media efiko, ne simple ĉasas ekonomian profiton kaj bremsas la median polucion el-fonte.

Ekzemple en konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo, oni tute praktikis la koncepton pri medio-protektado. Pli ol 400 kilometrojn fore de Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, ekzistas lago Cuo'na areanta je pli ol 300 kvadrataj kilometroj. La lago kun la travideble klara akvo kaj la ĉe-borda natura herbejo estas ŝatata rezidejo de sovaĝaj animaloj, kiaj nigrakola gruo, cigno, sovaĝa anaso kaj tibeta antilopo. Nun la bela lago Cuo'na fariĝis la plej proksima lago disde la Qinghai-Tibeta Fervojo, kaj la plej mallarĝa loko inter ili estas kelkdekmetra. S-ro Yan Peizun, respondeculo de la konstrua programo de la nomita fervojo, intervjuate de raportisto, diris:

"Por preventi polucion al la lago Cuo'na, ni starigis apartigan muron kaj protektan reton, tio garantias purecon de la laga akvo."

En Ĉinio, plifortigo de medio-protektado jam fariĝis komuna kono de la tuta socio. Ne nur registaraj departementoj klopodas pro tio, sed ankaŭ multaj popolaj organizaĵoj sin dediĉas al medio-protektado. Ekzemple, antaŭ nelonge volontuloj varbitaj de la Verd-rivera Medio-protekta Asocio kondukis fervoran propagandon pri medio-protektado sur pasaĝeraj trajnoj de la Qinghai-Tibeta Fervojo. Respondeculo de la organizaĵo s-ro Yang Xin konigis:

"Post ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo en la trafiko, la grandkvanta transportado alportas grandan premon al la medio de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Ni volas vaste popularigi la koncepton pri medio-protektado, kaj transformi la potencialan polucian fonton el turistoj en la altebenaĵajn verdajn senditojn."

La registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono aparte atentas pri disvolvado de puraj energioj, ekzemple la suna energio. S-ro Hao Peng, konstanta vicprezidanto de Tibeta Aŭtonoma Regiono, konigis:

"Tibeto estas plej riĉa je la sunlumo en nia lando, kaj la jara nombro de sunaj tagoj atingis 3 mil horojn. Tio estas sufiĉe alta cifero. Krome, ĉar Tibeto estas la loko plej proksima al la suno, tial ankaŭ la jara kilokaloria kvanto po kvadrata centimetro estas la plej alta. Tial ni havas la naturdotitan superecon en utiligado de la suna energio."

Laŭ konigo, en Tibeto nuntempe la totala kapacita kvanto de sunenergia elektrumado atingis dek mil kilovattojn, en la plejparto de kamparanaj hejmoj troviĝas sunenergiaj instalaĵoj, kaj multaj komunikadaj establaĵoj, radio-staciaj kaj televiziaj instalaĵoj prenas la sunenergion kiel la movforton.

Dank'al populariĝo de la koncepto pri medio-protektado, la arbaro, rivero, lago, herbejo, humida tero, glacifluo, neĝmonto kaj sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj en Tibeto estas bone protektataj; ankaŭ la akva kaj atmosfera kvalitoj tenas la kontentigan staton.

En Tibeto nun stariĝis 7 ŝtat-nivelaj naturaj parkoj kun la totala areo de 410 mil kvadrataj kilometroj, okupante trionon de la totala areo de Tibeto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040