china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Tibeto asignis 16,5 miliardojn da juanoj al agrikulturo, kamparo kaj kamparanaro en pasintaj 5 jaroj
(GMT+08:00) 2008-03-24 09:15:48

Laŭ raporto de Xinhua Novaĵagentejo, en la pasintaj 5 jaroj, la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono asignis 16,5 miliardojn da juanoj al agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, 1,3 oble pli multe ol en la antaŭlastaj 5 jaroj, rezulte la kondiĉoj de produktado kaj vivo de kamparanoj kaj paŝtistoj rimarkinde pliboniĝis, kaj ilia enspezo grandmezure altiĝis.

Pri tio ni informiĝis el la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono antaŭ nelonge.

Laŭ konigo, en la pasintaj 5 jaroj, Tibeto praktikis la plej rigoran protektan sistemon de agroj kaj herbejoj, konstruis 88 agrikulturajn sintezajn ekspluatejojn, sekve la sinteza produkta povo de agrikulturo kaj brutbredado plue altiĝis, kaj ĝis la pasinta jaro la pokapa neta enspezo de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj jam tenis la du-ciferan kreskon en la sinsekvaj 5 jaroj. Krome, en la jaro 2006 Tibeto startigis konstruadon por plibonigi la loĝkondiĉojn de kamparanoj kaj paŝtistoj, kaj nun pli ol 570 mil kamparanoj kaj paŝtistoj transloĝiĝis en komfortajn domojn.

Laŭ raporto, ĉijare Tibeto asignos pli ol 2 miliardojn da juanoj por agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040