china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina publiksekureca institucio kaptis bruliginto-suspektatojn en Lasao
(GMT+08:00) 2008-03-26 10:58:40
La ĉina Ministerio pri Publika Sekureco aranĝis gazetaran konferencon la 24-an de marto en Pekino kaj komunikis skoltadon pri bruligado lastatempe okazinta en Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, kvin suspektatoj estas kaptitaj. Novaĵ-proparolanto de la ministerio sinjorino Shan Huimin diris, ke la evento estas kvietigita kaj la socia ordo en Lasao fundamente restariĝas. En la tuta laŭleĝa traktado de la kazo, la policanoj kaj oficiroj kaj soldatoj de la armita polico ĉiam tenas sin regataj kaj ne uzis ian ajn mortigan armilon.

La 14-an de marto en Lasao okazis serioza perfota krimado. Interalie, pluraj senkulpaj popolanoj mortis aŭ vundiĝis en bruligadoj de Vestovendejo Yichun en Lasao kaj de motorbicikla vendejo en la gubernio Dagze. Sinjorino Shan Huimin konigis en la gazetara konferenco:

"Lastatempe publiksekureca institucio de Lasao sinsekve kaptis tri suspektatojn pri bruligado de la Vestovendejo Yichun en Lasao kaj du suspektatojn pri bruligado en motorbicikla vendejo en la gubernio Dagze. Tiuj suspektatoj konfesis siajn krimojn."

En la gazetara konferenco oni projekciis vidbendon pri la du kazoj. La kruelaĵoj estas hirtige indignigaj. Novaĵ-proparolanto de la ministerio sinjorino Shan Huimin esprimis:

"La kvin suspektatoj jam atencis per siaj agoj ĉinan leĝon. La faktoj estas elokventaj. La du kazoj de bruligado refoje montras, ke la evento en la 14-a de marto absolute ne estas la tiel nomata 'paca manifestacio' kaj 'paca protesto', sed estas tute serioza perforta krimado."

Laŭ konfesoj de krimintoj en la evento, tiu ĉi serioza perforta krima evento estas intence organizita kaj zorgeme agitita de dalai-kliko kaj fabrikita de interkomplotintaj en- kaj ekster-landaj secesiaj fortoj por sendependigi Tibeton. Sinjorino Shan Huimin diris:

"Ili fiintencas fabriki tumulton por malhelpi kaj detrui la Olimpikojn en 2008, prenantajn pacon kiel la temon, detrui la bonan ĝeneralan situacion de stabileco kaj solidareco de nia lando kaj atingi la damnindan celon secesiigi la patrolandon. Iliaj kruelaĵoj incitas fortan indignon de la tibetaj diversnaciecaj popolanoj kaj estas forte kondamnataj de la tutlanda popolo."

Iliaj batado, detruado, rabado kaj bruligado kaŭzis seriozan perdon al la vivo kaj posedaĵoj de lokaj popolanoj, 18 senkulpaj popolanoj estis mortigitaj kaj la rekta perdo de posedaĵoj superis 300 milionojn da juanoj de renminbi.

Post la evento la registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono tuj alprenis rimedojn, faris laŭleĝan batadon kontraŭ la perfortaj krimagoj. Nun la socia ordo de Lasao jam fundamente restariĝas. Diversnaciecanoj en Tibeto firme subtenas la aranĝojn kaj rimedojn de la registaro kaj laŭleĝan batadon kontraŭ la krimuloj.

Laŭ konigo, en traktado de la evento 242 policanoj kaj oficiroj kaj soldatoj de la armita polico vundiĝis, interalie, 23 grave vundiĝis kaj unu mortis.

La juĝado pri la du kazoj de bruligado iras. Laŭ la unuapaŝa juĝado, la kvin suspektatoj jam konfesis siajn krimojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040