china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉiuj rondoj en Tibeto forte kondamnis perfortan eventon en Lasao
(GMT+08:00) 2008-03-28 14:47:55

renormaliĝo en lernejo

La perforta evento pri batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta en la mezdektago de marto en Lasao estas kondamnita de ĉiuj rondojn en Tibeto, inkluzive de religia rondo, civitanoj, instruituloj kaj tiel plu. Ili respektive esprimis, ke la perfortaj agadoj de kontraŭleĝuloj malobservas humanisman spiriton kaj damaĝis konstruadan frukton malfacile akiritan. Ili apelaciis, ke tia evento ne okazu kaj oni donu al la popolanoj kvietan vivmedion. Bonvole aŭskultu la detalan raporton.

La 14-an de marto, en Lasao iuj bonzoj atakis policanojn kaj poste iuj perfortantoj kolektiĝis sur strato kaj kriis sloganon pri dispartigo de la ŝtato. Ili faris batadon, detruadon, rabadon kaj bruligadon. Rapide disvolviĝis la evento. La perfortaj agadoj de kontraŭleĝuloj serioze damaĝis la sekurecon de vivo kaj posedaĵo de la lokaj popolanoj.

Estro de subdepartemento de Ĉina Budha Ligo en Tibeto Drukhang Thubten Khedrup diris, ke malmultaj bonzoj ne bone lernas sutron nek obeas la kanonon. Tio damaĝis la radikajn interesojn de la religia rondo kaj la ampleksaj popolamasoj.

Drukhang Thubten Khedrup

"Ni surpriziĝas kaj hontas vidante, ke iuj bonzoj faras batadon, detruadon, rabadon kaj bruligadon kune kun kontraŭleĝuloj. Tia agado tute malobservas la humanisman spiriton kaj ne konformas al la kanono. Kiel religiuloj ni devas fortigi memregon. Ni scias, ke nun la tibetanoj feliĉe vivas kaj prosperas la budaisma kulturo."

Laŭ statistiko, la nombro de senkulpuloj mortintaj en la perforta evento atingis 18. 120 loĝdomoj estis detruitaj. 908 vendejoj estis damaĝitaj kaj rabitaj. 7 lernejoj kaj 5 hospitaloj havis perdon. La rekta ekonomia perdo atingis 250 milionojn da juanoj de renminbi. Tibeta civitano Losang indigne diris,

"Ni indignas pri la perforta evento okazinta en Lasao. La nuna stabila kaj prospera stato de Tibeto estas frukto de komuna konstruado de la popolanoj de ĉiuj naciecoj kaj estas malfacile akirita. Tamen malmultaj kontraŭleĝuloj kaŭzis grandan perdon en kelkaj tagoj, ni tre indignas pri tio. Instigite de Dalai-kliko ili faris tian krimon. Ni ne permesos ilian sukceson."

renormaliĝo de la vivo de tibetanoj

Instruituloj de Ĉina Esplora Centro pri Tibeto Dukar Tsering konigis, ke delonge la ĉina registaro tre zorgas pri tibeta Budaismo kaj investis multe da kapitalo por ripari kaj protekti Potala-Palacon, Tashilhunpo-Templon kaj Jokhang-Templon. Nun estas 1 787 malfermitaj temploj kaj religiaj aktivadejoj en Tibeto. La ĉefaj budaismaj klasikaĵoj estas savitaj kaj protektitaj. Samtempe la ĉina registaro ankaŭ zorgas pri la vivo de bonzoj kaj laŭpaŝe aligas ilin al socigarantia sistemo. Dukar Tsering esprimis,

"Mia studado kaj enketado montras, ke Dalai-kliko estas plej granda baranto por establi normalan ordon de tibeta Budaismo, reestabli tibetan trandician kulturon kaj disvolvi edukadon en Tibeto."

Post eksplodo de la perforta evento en Lasao la registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono tuj prenis rimedojn kaj faris laŭleĝajn atakojn al la kulpaj agadoj. Nun jam normale funkcias la vendejoj, lernejoj kaj supermerkatoj en Lasao. Rekvietiĝas la antikva urbo Lasao.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040