china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Erudiciulo de Tajlando: raporto pri Tibeto montris, ke mankas profesia moralo al okcidentaj amaskomunikiloj(foto)
(GMT+08:00) 2008-04-02 14:56:15

 La  4-an de marto, en Tibeto kaj ĝiaj najbaraj regionoj de Ĉinio okazis konfliktoj, iuj banditoj faris batadon, frakasadon, rabadon kaj bruligadon, tio vekis atenton de la mondo. Pri tiu ĉi evento, nia raportisto en Bankoko intervjuis s-ron Qian Feng, tajlandan specialiston pri ĉina problemo. Li opinias, ke mankas profesia moralo en la raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj.

S-ro Qian Feng estas vicestro kaj ĉefredaktoro de tajlanda ĉin-lingva ĵurnalo Azia Novaĵa Tempo. Post okazo de la batado, frakasado, rabado kaj bruligado en Tibeto, li ĉiam atentas pri tio. Parolante pri la perforta evento, li diris, ke okcidentaj amaskomunikiloj anticipe raportis tiun ĉi eventon.

(sono 1)

"Oni ne povas distordi novaĵon por plirapide raporti ĝin, kaj ne povas misprezenti la veron. Oni ne povas diri, ke nepalaj policanoj pelis manifestaciantojn de tibeta sendepentiĝo kiel ke policanoj de Ĉinio forkaptis secesiistojn de tibeta sendependiĝo. La afero okazis en Nepalo, kial oni metis ĝin en Ĉinion? "

Qian Feng faris ekzemplon, ke okcidentaj amaskomunikiloj raportis, ke ĉinaj policanoj forkaptis homojn, fakte ĉinaj policanoj save portis aŭ helpas vundiĝintojn al la ambulanco, la aŭto ne estas polica aŭto, tamen ambulanco. En televido de okcidentaj amaskomunikiloj, multfoje aperis la bat-vundita tibetano, kaj oni diris, ke li suferas baton de ĉina armita polico, tamen fakte la tibetano estas kuracisto. Por savi vunditan infanon de han-nacieco, li estis bat-vundita de banditoj. Tiam en Tibeto, iuj okcidentaj vojaĝantoj propraokule vidis la eventon kaj registris veran staton de la perforta evento en Lasao, kaj poste ili elstaris kaj elpaŝis ĉion kion ili vidis kaj ĉio estis tute malsama ol tio en raportoj de la okcidentaj amaskomunikiloj.

Qian Feng diris, ke tra koncernaj novaĵbildoj, oni povas klare rimarki, ke la perforta evento en Lasao ja estas la perforta procezo, tamen ne paca manifestacio.

Li diris, "Nun, kvankam iuj germanaj amaskomunikiloj jam konfesis sian misraporton, tamen ili ne petis pardonon, sed nur esprimis bedaŭron. Tio ne estas la vera karaktero de ĵurnalistoj kaj raportistoj. Tio simbolas, ke internacie, vere troviĝas iuj homoj vole aŭ nevole distordantaj la raporton pri tibeta problemo. Tio estas renversi nigron kaj blankon. "

Laŭ analizo de Qian Feng, perforta agado en Lasao havas severan rezulton, unu el la kialoj estas, ke la loka registaro de Tibeto ege atentas pri la nacieca problemo de Tibeto kaj ja pro tio, ĝi reagis malrapide, tamen tute ne estas rapide perforta subpremo, raportita de okcidentaj amaskomunikiloj.

(sono 3)

"Mi profunde konas la naciecan politikon de la ĉina registaro. La ĉina registaro ege atentas pri nacieca problemo, kaj la reago de ĉina registaro al ia ajn subite okazinta evento en naciminoritataj regionoj ankaŭ estas ege atentema. Tiam ja estis la periodo de la du sesioj de Ĉinio, ĉefaj gvidantoj de Tibeto estis en Pekino por partopreni en la du sesioj. En tia situacio, la restintaj gvidantoj ne kuraĝis kapti la banditojn. Tial, ili havis sufiĉe da tempo por fari la perfortan eventon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040