china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibetaj Religioj
(GMT+08:00) 2008-04-03 16:48:45
Tibeta budhismo kaj lamaaj temploj

Tibeta budhismo cirkulas en la tibeta, mongola kaj aliaj regionoj de Ĉinio, oni ordinare nomas ĝin "religio de Lamao". Tio estas budhismo de loka stilo, kombinita el religio de la anktiva Hinido kaj tiu de la landinterno de Ĉinio.


Lamaoj

Influite de budhismo de la ĉina han-nacieco kaj la hinda budhismo, la temploj de la tibeta budhismo multe prenas la formon de palaco de la han-nacieco, sed mem disvolviĝas, ĝenerale kun pompa skalo, estas grandiozaj kaj brilaj. La konstruaĵoj estas pentritaj kaj gravuritaj, ekstreme delikataj. La Potala Palaco de Lasao, la Templo Zhebeng, la templo Taer en Qinghai senescepte estas plej elstaraj konstruaĵoj.

La tibetaj budhismaj temploj aparte atentas pri lavumado de la mistero de la tibeta budhismo. En la temploj, la budha halo kun koloraj silkaĵoj estas alta kaj profunda, la kolonoj en la haloj estas ornamitaj per koloraj feltoj, en la malhela lumo estas mistere kaj sufoke. La aspekto de la templo emfazas la kontraston de koloroj, la muro de la templo estas ruĝa, ornamita per blankaj kaj brunaj strioj, la sutraj halo kaj turo estas blankaj kun la nigra fenestra framo, evidentigas la misterecon de la konstruaĵoj.

La religiaj kutimoj de tibetanoj

Tibetanoj sufiĉe ĝuas la liberon je la religiaj kredoj. Plejpartaj tibetanoj kaj menba-anoj, luoba-anoj kaj naxi-anoj kredas je la tibeta budhismo, samtempe iuj popolanoj kredas je islamo kaj katolikismo. Nun en la Tibeta Aŭtonoma Regiono troviĝas pli ol 1 700 aktivejoj por la tibeta budhismo, kun 46 mil bonzoj kaj monaĥinoj, estas 4 moskeoj kun 3 mil muzulmanoj kaj preĝejo de katolikismo kun pli ol 700 adeptoj. Normale iras diversaj religiaj aktivadoj, la bezonado de religiuloj estas kontentigata. La libero je la religioj estas sufiĉe respektata.


Foto:Koloraj sutraj flagoj esprimas belan idealon de la tibeta popolo

Ankaŭ la folkloroj kaj kutimoj de tibetanoj estas respektataj kaj protektataj. Tibetanoj kaj alinaciecanoj havas rajton kaj liberon fari la socian agadon laŭ sia tradicia folkloro. Ili tenas sian naciajn vestojn, manĝaĵojn kaj loĝmanierojn, samtempe sorbas novajn kutimojn, kiuj enkorpigas modernan civilizacion kaj sanan vivon. En la Tibeta Aŭtonoma Regiono, iuj tradiciaj festoj kiaj nova jaro laŭ la tibeta kalendaro, Sagedawa-Festo, Wangguo-Festo kaj Xuedun-Festo kaj aliaj religiaj festivaloj estas konservataj kaj heredataj. Tibetanoj samtempe enkondukis novajn festivalojn de Ĉinio eĉ de la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040