china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tibeta Kulturo
(GMT+08:00) 2008-04-03 16:52:51


Tangka

Tangka, prononca interpretado de la tibeta lingvo, estas kolora rulpentraĵo aŭ brodita sur ŝtofo kaj silkaĵo aŭ pentrita sur papero. Estas pentro kun tibeta kultura apartaĵo.

Tangka prenas linaĵon aŭ drelikon kiel fonaĵon, pli rara estas tiu kun silkaĵo kiel fonaĵo. Laŭdire, siatempe princino Wencheng enirante en Tibeton, enkondukis la teknikojn de tekstilado. El tiuj fonaĵoj oni povas vidi, ke tiuj produktaj teknikoj jam estis vaste aplikataj kaj disvastigataj en Tibeto en tiu tempo.

La kolorigiloj por Tangka estas maltravideblaj mineralaĵoj kaj plantaĵoj, laŭproporcie aldoniĝas iuj animalaj gumoj kaj bova galo. Tiu materialo estas science receptata. Pro la sekeco de la klimato sur la ebenaĵo de Tibeto, tiel pentrita bildo restas kolororiĉa eĉ post kelkcentaj jaroj.

La enhavo de Tangka estas folkloro de la socia evoluado. La temoj estas vastaj kaj la enhavo estas ampleksa. Precipe tiu pri religio. Resume, oni povas dividi la enhavojn de Tangka en historiajn eventojn, biografion de homoj, religiajn doktrinojn, sutrajn pentraĵojn, lokajn morojn kaj kutimojn, popolanajn rakontojn, fabelojn, konstruajn aranĝojn kaj aliajn. Tial oni povas diri, ke Tangka, sintezante la historion kaj kulturon de la tibeta socio, ampleksas la socian politikon, ekonomion, kulturon, militan aferon, religion kaj aliajn flankojn. Tangka-oj diversmezuraj, liveras rarajn historiajn materialojn por la tibetologio kaj ĉirilataj kampoj.

1 2 3
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040