china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Perfortaj aktivadoj de batado, frakasado, rabado kaj bruligado estas grava konsistiga parto de perforta detruado organizita de Dalai-kliko
(GMT+08:00) 2008-04-04 14:57:44

La 16-an de marto, du tagoj post kiam okazis evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado en Lasao, ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, en la gubernio Aba de Aba Tibet-nacieca kaj Qiang-nacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Sichuan de sudokcidenta Ĉinio okazis simila perforta evento. En la 3-a de aprilo, oficistoj de la registaro de Aba Tibet-nacieca kaj Qiang-nacieca Aŭtonoma Subprovinco kaj de la registaro de la gubernio Aba esprimis intervjuate de ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj, ke sufiĉaj atestoj pruvas, ke la perfortaj aktivadoj de batado, frakasado, rabado kaj bruligado okazintaj en tiu loko estas grava konsistiga parto de perforta detruado organizita de la Dalai-kliko. Ĝi celas detrui socian stabilecon kaj secesiigi la patrolandon.

La gubernio Aba situas en nordokcidento de la provinco Sichuan kaj havas ĉirkaŭ 64 milojn da loĝantoj, preskaŭ 90% el kiuj estas tibet-naciecanoj. En la 16-a de marto, iuj kontraŭleĝaj bonzoj de la templo Ge'erdeng de la gubernio, svingante flagon de "sendependigo de Tibeto" kaj portreton de Dalai, disdonis propagandilojn pri "sendependigo de Tibeto", kriis sloganojn pri secesiigo de la ŝtato kaj faris batadon, frakasadon, rabadon kaj bruligadon en la gubernia urbo. Vicestro de la Aba Tibet-nacieca kaj Qiang-nacieca Aŭtonoma Subprovinco, tibetnaciecano Xiao Youcai konigis:

"Kontraŭleĝuloj bruligis 24 butikojn kaj 2 policejojn, 81 policajn kaj civilajn aŭtojn kaj bate vundigis multe da senkulpaj popolanoj kaj pli ol 200 registarajn funkciulojn kaj policanojn. La perdo kaŭzita de batado, frakasado, rabado kaj bruligado egalas sumon de financa enspezo de la gubernio en la pasintaj 10 jaroj."

S-ro Xiao Youcai konigis, ke en la 28-a de marto, la institucio pri pubilka sekurecio konfiskis en la templo Ge'erdeng armilojn kaj municion, inkluzive de 16 etkalibraj fusiloj, 14 blunderbuzoj kaj preskaŭ 500 kugloj kaj miloj da propagandiloj pri "sendependigo de Tibeto". Xiao Youcai diris, ke rimedoj de kontraŭleĝuloj kaj evoluo de la evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado okazinta en Lasao en la 14-a de marto estas preskaŭ sama al tio de la krima evento okazinta en la gubernio Aba en la 16-a de marto.

"Tiuj perforte detruaj aktivadoj de batado, frakasado, rabado kaj bruligado prenas secesiigon de la patrolando kiel politikan sloganon, iuj kontraŭleĝaj bonzoj ludis provokan rolon en tiuj eventoj, eĉ rekte partoprenis en batado, frakasado, rabado kaj bruligado. Tio montras, ke la perforte detrua aktivado okazinta en la gubernio Aba ne estas aparta, sed grava konsistiga parto de perforte detrua aktivado planita kaj organizita de Dalai-kliko."

Post okazo de la evento de batado, frakasado, rabado kaj bruligado en la gubernio Aba la 16-an de marto, loka registaro kaj koncernaj departemetoj tuj prenis rimedojn kaj laŭleĝe kvietigis la eventon. En traktado de la evento, la polico tenis maksimuman sinregon, laŭleĝe traktis la aferon kaj vanigis la intencon de Dalai-kliko. Nun renormaliĝis la ordo de produktado kaj vivo de la gubernio Aba, restariĝis kvieta kaj sekura vivo de lokaj popolanoj. Estro de la gubernio s-ro Wang Jun konigis:

"Nun restariĝis edukado de lernejoj ankaŭ refunkciis hospitaloj kaj butikoj, sufiĉas liverado de materialoj kaj la prezo estas stabila."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040