china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Unu el ĉefkrimuloj de "Marto-14-a" evento tute konfesis instigon fare de Dalai-kliko
(GMT+08:00) 2008-04-08 10:09:00
La 1-an de aprilo, la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco okazigis gazetaran konferencon kaj raportis pri solvo de la perforta evento okazinta la 14-an de marto en Lasao, la ĉefurbo de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono. Proparolanto de la ministerio diris, ke la polico de Lasao jam arestis unu el la ĉefkrimuloj, kiuj planis kaj organizis la eventon, kaj tiu homo jam konfesis sian secesian krimon faritan sub instigo de iu oficisto de Dalai-kliko. La ĉina polico jam posedas sufiĉe da atestaĵoj por pruvi, ke la evento de la 14-a de marto estas konsistiga parto de la tiel nomata "Granda Ribela Kampanjo de Tibeta Popolo" organizita de Dalai-kliko, kiu celas kaŭzi tumulton en Ĉinio pere de sia detruado en Tibeto. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

La 14-an de marto, sur ĉefaj stratoj de Lasao, la ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, aro da fiuloj faris batadon, frakasadon, rabadon kaj bruligadon, persekutis preterpasantojn, kaj sturmis magazenojn, telekomunikejojn kaj registarajn instituciojn. Tiutage, la fiuloj bruligis 300 lokojn, kaj la damaĝitaj butikoj, lernejoj, popolaj loĝdomoj kaj financaj establaĵoj sin nombras je pli ol mil, tiom pli, 18 senkulpaj homoj estis mortigitaj, kaj la nombro de vunditaj popolanoj superis 380. La rekta perdo de posedaĵoj de Lasao proksimiĝis al 250 milionoj da juanoj. Por defendi la bazajn interesojn de divers-naciecaj popolamasoj de Tibeto, la tibeta registaro rapide subigis la tumulton, kaj nun la ĉefaj bruligaj kaj mortigaj kazoj estas solvitaj kaj suspektatoj de krimado jam arestitaj.

Laŭ la atesto, la menciita furioza perforta evento estis planita, agitita kaj organizita de Dalai-kliko en koluzio de en- kaj ekster-landaj secesiaj fortoj celantaj "sendependigi Tibeton". En la gazetara konferenco okazinta la 1-an de aprilo, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco Wu Heping informis, ke la polico de Lasao jam arestis unu el la ĉefkrimuloj de la evento, kaj tiu jam konfesis, ke li estis instigita de Dalai-kliko. Wu Heping diris:

"De la 15-a de marto, publik-sekurecaj institucioj sinsekve arestis nombron da gravaj suspektatoj, kiuj havas kompaktan rilaton kun la eksterlanda Dalai-kliko kaj aliĝis al planado kaj organizado de la evento okazinta la 14-an de marto, kaj jam informiĝis pri reto de enlanda agado de iu oficisto el Dalai-kliko. Antaŭtage, publik-sekureca organo de Lasao arestis iun kernan personon, kiu rekte partoprenis kaj organizis la menciitan eventon, kaj li jam konfesis sian krimon."

Laŭ konigo, la arestita kerna persono konfesis, ke secesiistoj jam starigis la striktan subteran informadikan reton en Ĉinio kaj ili slange kontaktas la Dalai-klikon. La polico ne malkaŝis lian nomon, ĉar la proceso ankoraŭ ne finiĝis. Wu Heping diris:

"La tiel nomata 'Granda Ribela Kampanjo de Tibeta Popolo' lanĉita de Dalai-kliko celas detrui stabilecon kaj solidarecon de nia lando, doni premon al la registaro profitante okazigon de Pekinaj Olimpikoj por spliti la ŝtaton. La Olimpiaj Ludoj porpledas por paco kaj oponas kontraŭ milito kaj konflikto, tamen la secesiaj fortoj estrataj de Dalai-kliko intencas politikigi olimpikojn, prenas Pekinajn Olimpikojn de 2008 kiel sian lastan ŝancon por realigi 'sendependiĝon de Tibeto', kaj ellaboris planon por bojkoti olimpikojn. Tio tute malobservas la olimpikan ĉarton kaj estas malestimo al la tutmondaj pacamaj homoj."

La agado de Dalai-kliko tute kontraŭas al distrumpetado de Dalai-lamao pri uzo de "paca" maniero en esprimo de opinioj. Pro tio Wu Heping diris, ke la mensogo ne povas ŝirmi la veran celon de Dalai-kliko por secesiigi la ŝtaton.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040