Ni finas la dialogon pro la templimigiteco. Ni laŭeble plej rapide respondos per reta mesaĝo amikojn, kies demandojn ni ne respondis dum la dialogo. Ni dankas niajn gastojn, sinjorojn Lian Xiangmin kaj Dawa Tsering, kaj ankaŭ ĉiujn amikojn pro via ĉeesto. Se vi havas aliajn demandojn aŭ proponojn por nia dialogo, bonvolu sendi mesaĝojn al ni. Jen la adreso: espradio@cri.cn. Ni esperas, ke vi atentos plu pri nia rubriko pri Tibeto. Refojan dankon al vi pro la ĉeesto!

La lasta demando venas el esperantisto Ben el Francio: Kiom da tibetanoj logxas nuntempe en Cxinio (t.e. Cxinio ekster Tibeto) kaj kiom da cxinoj logxas eb Tibeto ? Kia estas la etoso kaj rilatoj inter ili ?
Dawa Tsering: en la historio de Tibeto ne troviĝis prononco de ideogramoj pri "sendependeco". De la 13-a jarcento, la ĉina centra registaro efektivigas administradon en Tibeto kaj de tiam Tibeto neniam disiĝas disde la administrado de la centra registaro. Depost tibeta nacieca reformado en la jaro 1959, precipe depost reformado kaj malfermo, vivnivelo de tibetanoj evidente altiĝas.
Nuntempe en Tibeto diversnaciecaj popolanoj, inkluzive de tibetanoj, penas konstrui sian propran hejmlokon, tial ili tute ne eblas postuli "sendependiĝon". En Ĉinio estas ĉirkaŭ 6 milionoj da tibetanoj, kaj tibetanoj okupas 95% de la loĝantaro en Tibeto. Ni povas analizi la rilatojn inter hanoj kaj tibetanoj laŭ diversaj donitaĵoj: unue garantiata per politikrimedoj; due laŭ la loĝado; trie la geedziĝo inter diversnaciecaj popolanoj.
Ĉinio havas Konsititucion, Tibeto havas Aŭtonoman Leĝon de Nacieca Regiono, ili ambaŭ garantias diversajn rajtojn kaj intersojn de tibet-naciecanoj. Nuntempe, tibetanoj kaj han-noj en Tibeto loĝas kune, ne aparte. Nun, ĉiu-jare, multaj tibetanoj kaj han-noj geedziĝas, tiuj aferoj absolute montris, ke rilatoj inter tibetanoj kaj han-noj harmonie kunvivas.


Esperantisto Kuniklo: Vi diris: " la ĉina registaro eĉ organizis grupojn de eksterlandaj ĵurnalistoj al Tibeto. " Jes, sed tiuj ĵurnalistoj ne povis paroli kun kiu ili volas, ili ne rajtis veturi kien ili volas. Estis enscenigita vojaĝo, ne vere ĵurnalista. Malfeliĉe, tiu organizita vojaĝo estis nur maskerado. Kiam ĵurnalistoj estos vere liberaj raporti kiel kaj pri kio ili volas en Ĉinio?

Lian Xiangmin: Mi aŭdis, ke tiuj ĵurnalistoj povas libere fari intervjuon. Sed perfortaj krimuloj eble formas minacon al alilandaj ĵurnalistoj. Miaopinie alilandaj ĵurnalistoj povas fari liberan raporton en Ĉinio. Mi mem estis speciale intervjuita de ĵurnalistoj de "Nov-Jorka Tempo" kaj "Voĉo de Usono" kaj aliaj amaskomunikiloj. Intervjuado devas esti tute libera.

(Karaj amikoj, jam pasis la difinita tempo pri finiĝo de nia dialogo. Tamen ankoraŭ ne malvarmiĝis entuziasmo de niaj retumantoj. Nun finiĝis demandado kaj ni daŭre respondos la elmetitajn demandojn de retumantoj. Bonvole plu atentu nian retejon!)

La sekva demando venas el nia esperantisto Sesilia: La ĉina registaro diris, ke multe boniĝas la vivo de tibetanoj nun, do kia estis la vivo de tibetaj servutuloj, kiam Dalai regis Tibeton?
Dawa: Tiam ĉiutage servutuloj devigite kaj senpage laboris en kamparo de Dalai. Ili laboris pli ol 15 horojn ĉiutage kaj ofte estis batitaj. Servutula sistemo tute ne estas paradizo de humanismo. Demokratia reformado ŝanĝis la vivon de servutuloj kaj havigis al ili feliĉon kaj riĉecon.Se Tibeto apartenas al Ĉinio, do kial oni nomis ĝin Tibeto, sed ne Ĉinio?
Ĉiuj lokoj havas siajn nomojn. Ankaŭ Pekino apartenas al Ĉinio kaj estas ĉefurbo de Ĉinio, sed ni ankoraŭ nomas ĝin Pekino. Ni ne povas nomi ĉiujn lokojn per sama nomo.

Franca retano Achille  MIGAN: Ĉu Tibeto estas parto de Ĉinio aŭ estis okupita de Ĉinio? Kial ĉina armeo kaj lamaoj de Tibeto konfliktas? Kian rolon Tibeto ludas en ĉina ekonomio?

Liang Xiangmin: Ek de 13-a jarcento, Tibeto estas parto de Ĉinio. En la perforta evento okazinta en la 14-a de marto, ege malmultaj bonzoj, kiuj oponas kontraŭ ŝtatan leĝon kaj regulon de Budaismo, ili atakis ankaŭ policanojn. Tio ne estas konfliktoj inter ĉina armeo kaj lamaoj, sed estas la detrua agado de la krimuloj, kiuj vestas gazon.
Tibeto havas belan pejzaĝon kaj specialan kulturon, turistoj ĉinaj kaj alilandaj ege intersiĝas pri tio. Tibeto havas ege bonan kondiĉon por disvolvi turisman industrion kaj Tibeto ludas aktivan rolon en tutlanda turisma industrio.


(Mi rimarkis, ke niaj esperantistoj tre aktive partoprenas en nia aktivado. Jen estas demandoj de niaj esperantistoj!)

Esperanta retano Sinzo: Mi informiĝis, ke multaj han-anoj venas al Tibeto kaj tio agresas la tibetan kulturon, ĉu vere?
Dawa Tsering: Tibeto estas unu el aŭtonomaj regionoj de la Ĉina Popola Respubliko. Kiel civitano de Ĉinio, ili rajtas veni al ajna regiono de la lando. Han-anoj venas al Tibeto por fari turismon kaj komercon kaj tio ne estas agreso al la tibeta kulturo. Mi opinias, ke la tibeta kulturo estas kaj abunda kaj profunda kaj ĝi akceptas kulturon de aliaj naciecoj dum sia disvolva procezo. Tibetanoj havas vastan animon, tial tibetanoj ne opinias, ke veno de la han-anoj al Tibeto estas agreso de la tibeta kulturo.

Esperantisto Birdeto: Mi opinias stranga ke Ĉinio forpelis ĉiujn ĵurnalistojn el Tibeto, kiam komenciĝis perfortoj. Se vere Ĉinio estus volinta ke la mondo konu la veron, male ĝi estus devinta lasi eniri ĵurnalistojn, ne forpeli ilin, ĉu ne?Alie, mi volas provi klarigi kial oni ne interkompreniĝas inter ĉinoj kaj okcidentanoj. Ĉinoj ne komprenas ke oni riproĉas al ili ion pri Tibeto, ĉar laŭ ĉinoj, nun tibetanoj pli bone vivas.

Lian Xiangmin: La nombro de tibetanoj, kiu uzas tibetlingvon estas pli multe ol tiu de ĉiu epoko antaŭe. La nombro de homoj, kiuj lernas la tibetan lingvon estas pli multe ol tiu de la epoko sub regado de Dalai. Kaj nun la tibeta lingvo estas uzata por komputilo kaj poŝtelefono kaj ankaŭ televizio, radio kaj ĵurnalo vaste uzas la tibetan lingvon. Tibeta Aŭtonoma Regino difinas nepre uzi la tibetan lingvon. Dailai diris ke li jam forlasis sendependigon de Tibeto, tamen kion li deziras? Li deziras apartigi kvaronon de la ĉina teritorio kiel sendependan administran regionon kaj elpeli alinaciecanojn ekstere de Tibeto. Li menciis okazigi demokratian elektadon, kial li servas kiel estro de tiel nomata tibeta ŝtato?

Franca retano Achille  MIGAN: Ĉu Tibeto estas parto de Ĉinio aŭ estis okupita de Ĉinio? Kial ĉina armeo kaj lamaoj de Tibeto konfliktas? Kian rolon Tibeto ludas en ĉina ekonomio?

Liang Xiangmin: Ekde 13-a jarcento, Tibeto estas parto de Ĉinio. En la perforta evento okazinta en la 14-a de marto, ege malmultaj bonzoj, kiuj oponas kontraŭ ŝtatan leĝon kaj regulon de Budaismo, ili atakis ankaŭ policanojn. Tio ne estas konfliktoj inter ĉina armeo kaj lamaoj, sed estas la detrua agado de la krimuloj, kiuj vestas gazon.
Tibeto havas belan pejzaĝon kaj specialan kulturon, turistoj ĉinaj kaj alilandaj ege intersiĝas pri tio. Tibeto havas ege bonan kondiĉon por disvolvi turisman industrion kaj Tibeto ludas aktivan rolon en tutlanda turisma industrio.


(Antaŭe ni jam respondis demandon el esperantisto Ben, nun nia specialisto respondu alian lian demandon.)
Esperanta retano Ben: kial vi determinis, ke niaj amaskomunikiloj faras falsan raporton pri evento en Tibeto?
Lian Xiangmin: post okazo de marto-14-a evento en Lasao, okcidentaj amaskomunikiloj faris raporton kaj rigardas batadon, frapadon, rabadon kaj bruligadon de perfortuloj kiel pacan proteston. Kelkaj amaskomunikiloj ankaŭ diras, ke trakto de policanoj en Hindio kaj Nepalo al tibetaj secesiistoj intencantaj sendependigi Tibeton, kiu videblas en foto, okazis en Lasao. Kelkaj amaskomunikiloj eĉ faris tajlon pri tiu foto, bonvole vizitu retejon ANTI-CNN, sur kiu estas grandnombra atesto. Tial homoj opinias, ke okcidentaj amaskomunikiloj faras falsan raporton.

(Esperantisto Daniel el Ĉilio zorgas pri origino de Tibeto kaj nia specialisto detale eksplikas pri tio.)

Mi opinias, ke Tibeto ja estas lando… kaj nacio, tamen senŝtata, kiel ĉeĉenio aŭ Eŭskio. Ili estas aparta gento kun aparta kulturo kaj aparta historio. Kial vi ĉiam diras, ke Tibeto estas parto de Ĉinio?
Lian Xiangmin: De la aktikveco Tibeto estas la integra parto de la ĉina teritorio. De pli ol 700 jaroj la centra registaro de Ĉinio plenumas jurisdikcion super Tibeto, tial Tibeto neniam sendependiĝis el Ĉinio.
   Komence de la 20-a jarcento en la tibeta lingvo ne troveblis la vorto "sendependiĝo". En 1888 kaj 1903 Britio dufoje invadis Tibeton kun la intenco enigi Tibeton en la britan influsferon, tamen ĝi fine fiaskis pro la forta rezisto de tibetanoj. En 1904 la brita armeo perforte prenis Lasaon, kaj pro tio Dalai-lamao la 13-a rifuĝis aliloken. La brita armeo trudis al la loka registaro subskribi la Lasaan Konvencion, tamen ministro, sendita de la dinastio Qing al Tibeto, rifuzis subskribi la konvencion pro tio, ke la eksterafera ministerio de la dinastio Qing opiniis, ke la konvencio atencas la ĉinan suverenecon, tial la konvencio aboliĝis.
   

Ankaŭ vjetnama esperantisto pri aŭtonomeco de Tibeto. Nguyen The Lam demandis: Kia diferenco ekzistas inter Tibeto kaj aliaj aŭtonomaj regionoj en Ĉinio? Ĉu ĝi havas pli da privilegioj?
Lian Xiangmin: En Ĉinio estas 5 aŭtonomaj regionoj kaj Tibeto estas unu el ili. Ili posedas samajn rajtojn, tamen la ĉina registaro liveris al Tibeto grandan helpon, monrimedojn kaj materialojn pro tio, ke Tibeto troviĝas sur alta altitudo kaj la naturaj kondiĉoj estas malfacilaj, kaj ankaŭ, ke en la pasinteco Tibeto longe estis sub la servuta reĝimo kaj la ekonomio estis malforta.

Itala retano Luca Cipollini demandas: Ŝajnas, ke severa situacio en Tibeto estis konfirmita de viaj komunikaĵoj kaj atento. Kiel vi opinias pri la estonteco de la tibeta situacio? Kiajn rimedojn vi alprenos por harmonigi la han-naciecon kaj aliajn naciecojn?
Lian Xiangmin: Lasao estas urbo kun 200 000 loĝantoj. La 14-an de marto, instigite de Dalai-kliko, preskaŭ mil homoj partoprenis en perforta krima aktivado pri batado, frakasado, rabado kaj bruligado. 15 el 18 mortintoj estis senkulpaj civiluloj, multege da civiluloj estis vunditaj kaj pli ol 1200 butikoj estis detruitaj. Ankaŭ iuj bankoj kaj lernejoj suferis perdiĝon. Nuntempe, Tibeto estas en komplete normaleco. Plejpartaj tibetanoj kaj aliaj naciecanoj komdamnis la perfortan kriman aktivadon. 
La ekonomio kaj la socio de Tibeto antaŭeniĝas. Diversnaciecanoj en Tibeto estas en bona harmonio. Eĉ en "3.14" evento, tibetanoj, hanoj kaj aliaj naciecanoj subtenas kaj helpas unujn la aliajn. Ili kune oponas kontraŭ la perforta krima aktivado.


Franca retano ERNULT  DANIEL: En okcidentaj landoj oni plejparte opinias, ke la ekonomia disvolviĝo de Tibeto nur utilas al hanoj, tamen la ĉina registaro ĉiam esperas bonigi la tutan Tibeton kaj kune disvolviĝi. Kia estas la nuna stato? Kial tibetanoj estas ekskluzivitaj el la disvolviĝo?

Lian Xiangmin: Tibetanoj okupas 95% de la tibeta loĝantaro, tial la ekonomia disvolviĝo en Tibeto utilas al diversnaciecaj loĝantoj. Tibetanoj vaste partoprenas en ekonomiaj kaj sociaj aferoj kaj ankaŭ profitas de la disvolviĝo. Ekzemple, pro la prospero de turismo en Tibeto lokaj popolanoj funkciigas familiajn hotelojn, servas kiel ĉiĉeronoj kaj faras prezentadon al vojaĝantoj.

(Nun refoje venas demando el esperantisto Kalle Kniivilä, kiu jam demandis pri forpelo de raportistoj el Tibeto.)
Anonima specialisto skribis: "De kie vi informiĝis pri la forpelo de fremdlandaj ĵurnalistoj?" Tio estas ruza maniero aserti, ke eksterlandaj ĵurnalistoj ne estis forpelitaj. Ĉu efektive vi volas tion aserti?
Lian Xiangmin: En la 14-a de marto okazis en Lasao la krima agaĉo de batado, frakasado, rabado kaj bruligado. La vivo kaj propraĵoj de la popolanoj estis serioze minacataj. Por garantii la sekurecon de fremdlandaj ĵurnalistoj, la loka registaro sendis ilin al sekureca loko. Tio tute ne estas forpelo. Post la stabiliĝo de la situacio en Lasao, la ĉina registaro eĉ organizis grupojn de eksterlandaj ĵurnalistoj al Tibeto.

Germana retano Tim demandis: sinjoro Dawa Tsering: Vi estas tibetano loĝanta en Pekino, kian senton vi havas?
Dawa Tsering: Mi fieras, ke mi estas tibetano. La tibeta nacieco estas grava membro de nia patrolando kaj ĝi havas pompan kulturon kaj longtempan historion. Pekino estas metropolo, ŝi kun sia vasta animo akceptas diversajn kulturojn. Mi povas disvastigas kaj esploras elstaran kulturon de la tibeta nacieco en Pekino kaj en Pekino ankaŭ multaj amikoj havas profundan interesiĝon pri la tibeta kulturo, ili amas Tibeton kaj amas la tibetan kulturon.

Itala retano Roberto demandis: Mi scias, ke Tibeto estas unu el aŭtonomaj regionoj en Ĉinio. Kiamaniere oni efektivigas la aŭtonomecon?
Lian Xiangmin: La ĉina konstitucio preskribas, ke civitanoj kun la aĝo super 18 jaroj havas la rajton elekti kaj elektiĝi. En Tibeto tibetanoj okupas ĉikraŭ 95% de la tibeta loĝantaro, kaj ĉiuj civitanoj kun la aĝo super 18 jaroj rajtas esti balotantoj. Ili elektas la aŭtonomajn instituciojn de la regiono, gubernioj kaj distriktoj, kiajn la Popola Kongreso kaj la registaroj de diversaj niveloj. Tiuj ĉi institucioj laŭleĝe plenumas la aŭtonomecon kaj administras politikajn, ekonomiajn, kulturajn kaj sociajn aferojn.

Nun ni respondu demandojn el esperantistoj.
Ben : Saluton, Mi volus scii cxu iu faris enketon por scii cxu tibetanoj mem dezirus "sendependigxon" de Cxinio ?Kaj krome kiom da tibetanoj logxas nuntempe en Cxinio (t.e. Cxinio ekster Tibeto) kaj kiom da cxinoj logxas eb Tibeto ? Kia estas la etoso kaj rilatoj inter ili ?Dankon pro via respondoBen el Francio
Specialisto: Laŭ donitaĵoj, en Tibeto estas 2,5 milionoj da tibetanoj. Ili okupas 95,3% de la tibeta loĝantaro kaj la ceteraj estas hanoj kaj aliaj naciminoritatanoj. Laŭ mia scio kaj mia propra sperto, rilatoj inter diversnaciecanoj en Tibeto harmonie vivas.


Multaj retanoj interesiĝas pri nia tibetnacieca specialisto Dawa Tsering. Jen estas alia demando al li.
Germana retano Tim demandis: sinjoro Dawa Tsering: Vi estas tibetano loĝanta en Pekino, kian senton vi havas?
Dawa Tsering: Mi fieras, ke mi estas tibetano. La tibeta nacieco estas grava membro de nia patrolando kaj ĝi havas pompan kulturon kaj longtempan historion. Pekino estas metropolo, ŝi kun sia vasta animo akceptas diversajn kulturojn. Mi povas disvastigas kaj esploras elstaran kulturon de la tibeta nacieco en Pekino kaj en Pekino ankaŭ multaj amikoj havas profundan interesiĝon pri la tibeta kulturo, ili amas Tibeton kaj amas la tibetan kulturon.

(Karaj amikoj, ĉifoja surreta dialogo pri Tibeto subtenas ankaŭ la germanan, francan; portugalan, hispanan kaj italan lingvojn. Do ankaŭ multaj retumantoj el landoj de tiuj lingvoj partoprenas en la aktivadon. Jen estas demando el franca retano.
)
Celine demandis: Kiom da proporcio okupas tibetanoj en la loĝantaro de Tibeto?

Dawa Tsering: Laŭ donitaĵoj, en Tibeto estas 2,5 milionoj da tibetanoj kaj ili okupas 95,3% de la tibeta loĝantaro.

(Nia specialisto Dawa estas tibetano, li havas profundan senton pri la evento okazinta en Lasao kaj la naciminoritataj rilatoj.)
 
Portugala retano Helder demandis: Kial okazis protesto de tibetanoj kontraŭ la ĉina registaro? Ĉu la protesto celas han-anoj en Tibeto?
Dawa Tsering: Antaŭ nelonge en Tibeto kaj partaj tibeta-naciecaj regionoj okazis krima agado pri batado, frapado, rabado kaj bruligado kaj nun en Tibeto la situacio estas stabila. Tiuj malmultaj perfortuloj damaĝas han-anojn kaj tibetanojn. Ilia perforta agaĉo estas kondamnata de tibetaj divers-naciecaj popolanoj, inkluzive de tibetanoj.

(Ŝajne nia diskutado estas tre varma. Dankon pro via entuziasma partopreno en la aktivado! Jen estas demando el itala esperantisto.)

Itala esperantista-retano Gabriella: Kiun lingvon tibetaj lernejoj uzas?
Dawa Tsering: Tibeta Aŭtonoma Regiono reguligis specialan leĝon por garantii uzadon de tibeta lingvo. Tibetaj lernantoj ne nur lernas tibetan lingvon, ĉinan lingvon, sed ankaŭ la anglan lingvon!

Nun venas la 6-a demando, Germana retano Helmut demandis: Laŭ mi la problemo pri Tibeto jam disvolviĝis kiel agitado kontraŭ la ĉina registaro. Do, kion vi opinias pri tiu ĉi problemo?

Dawa Tsering: Laŭ mi Tibeto nun troviĝas en la plej bona stadio historie. Tibetaj loĝantoj, inkluzive de tibetanoj penas konstrui sian propran hejmlokon sub la gvidado de la komunista partio de Ĉinio. Laŭ fidindaj donitaĵoj, la produktada nivelo de tibetanoj impetis kompare kun tiu antaŭ la jaro 1959, kaj la religia libereco estas garantiata.

Germana retano Siegbert: Ĉu estas internacia leĝo pri tio, ke Tibeto estas parto de Ĉinio? Kio signifas la "Aŭtonoma Regiono" de Ĉinio?
Lian Xiangmin: Multaj landoj de la mondo agnoskis, ke Tibeto estas unu el la partoj de Ĉinio, neniu registaro publike agnoskas, ke Tibeto estas sendependa ŝtato. Ekde la 13-a jarcento, ĉina centra registaro komencis fari administracian superregon al Tibeto. Ekde tiam, ĉiuj aferoj, rilataj al Tibeto, devas esti solvitaj de ĉina registaro. Tio estas konsentita de ĉiuj landoj. Internacia leĝo reguligas integrecon kaj suverenecon de ŝtato, oponas kontraŭ iu ajn parto de iu lando sendependiĝi.

Ĉinio estas lando kun 56 naciecoj. La konstitucio kaj legxoj difinas, ke sub gvido de la sxtato, oni plenumu naciecan regionan auxtonomecon en regionoj amase logxataj de naciminoritataj naciecoj. Regiona auxtonoma registaro administras regionajn aferojn. Regionoa auxtonoma registaro unuflanke posedas rajtojn de unua-nivela provinco, aliflanke posedas auxtonomajn rajtojn en politiko, ekonomio kaj kulturo.

Nun ni respondu la demandon el esperantisto Fernando, Ĉu ĉielo de Tibeto ankoraŭ estas blua kaj Klara?
Specialisto: Kompreneble la ĉielo de Tibeto estas ankoraǔ blua kaj klara, eĉ pli. Se vi havos ŝancon, vizitu ĝin kaj vi mem sentos la ĉarmon de Tibeto.

Itala retano Gabriele Licitra: mi vidis, ke Tibeto havas sian landlimon en mapo, do kial Ĉinio emfazas sian okupon en Tibeto?
Dawa: En la mondo neniu registaro agnoskas, ke Tibeto estas sendependiĝinta lando. De la 13-a jarcento, post kiam la centra registaro de Ĉinio komencis praktiki jurisdikcion al Tibeto, Tibeto neniam sendependiĝis el Ĉinio, tial oni ne povas konfesi, ke Tibeto havas propran landlimon.

(Jam kelkaj retumantoj elmetis siajn demandojn kaj niaj specialistoj respondas unu post la alian, do bonvole pacience atendu!)
Hispana retano Deogracias López Ros demandis: Kun kia sistemo de nacieca aŭtonomeco estas en Tibeto?
Lian Xiangmin: La ĉina konstitucio kaj leĝoj pri aŭtonomeco de naciminoritatataj regionoj preskribas, ke sub la unueca gvidado de la ŝtato en naciminoritataj regionoj oni praktiku la aŭtonomecon, fondu aŭtonamajn instituciojn, kaj plenumu la aŭtonomecon, por administri proprajn aferojn. Tibeto estas unu el ĉinaj aŭtonomaj regionoj; politike per elektado fondas la Popolan Kongreson kaj registaron, kaj tibetanoj enoficiĝas kiel prezidanto de la konstanta komitato de la popola kongreso kaj prezidanto de la popola registaro.
Kulture, tibetnaciecanoj uzas ambaŭ ĝenerale uzatan ĉinan lingvon kaj tibetajn lingvon kaj skribaĵon, oni respektas tradiciajn kulturojn kaj kutimojn de tibet-nacieco kaj protekti kaj disvolviĝi tradicia kulturo. Samtempe,civilanoj ĝuas sufiĉan liberecon en kredo de religio.
La ĉina centra registaro finance donas subtenon al Tibeto, akcelas tibetan ekonomian, socian kaj kulturan disvolviĝon kaj protektas tibetan naturan medion.

La unua demando venas el Kalle Kniivilä: Kial eksterlandaj ĵurnalistoj estis forpelitaj el Tibeto? Se oni volas ke la mondo havu precizan kaj multflankan bildon pri la okazaĵoj tie, ĉu ne ĝuste la ĉeesto de multaj profesiaj ĵurnalistoj el diversaj landoj devus esti la plej bona elirpunkto por tio?
Specialisto: De kie vi informiĝis pri la forpelo de fremdlandaj ĵurnalistoj? Fakte tuj post la evento la ĉina registaro organizis grupon de en- kaj ekster-landaj ĵurnalistoj al Lasao por ke ili konu la fakton de la evento en Lasao. La vizito de fremdlandaj ĵurnalistoj al Tibeto estas tute libera.

Karaj amikoj! Ĉu vi vizitis Tibeton? Ĉu vi deziras koni Tibeton? Tibeto, troviĝanta en la okcidenta parto de Ĉinio, estas mirinda kaj bela regiono. Multaj ĉinoj rigardis ĝin kiel la homan paradizon. Tie estas grandioza Potala-palaco, pitoreska turismejo Ŝangrila, gastamaj indiĝenoj kaj ebriigaj dancoj. Pro funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo Tibeto prosperas en la turismo kaj tiras al si pli kaj pli multajn fremdlandajn truristojn.

Lastatempe pro la tumulto en Lasao kaj ĝenado al la torĉa stafetado fare de iuj pledantoj por "tibeta sedependeco" en Londono kaj Parizo, Tibeto fariĝis la enfokusiĝo de la internacia socio. Amaskomunikiloj de iuj okcidentaj landoj faris grandan nombron da falsaj raportoj. Niaj aŭskultantoj kaj legantoj sendis al ni leterojn aŭ mesaĝojn. Ili deziras koni disvolviĝon de la evento en Tibeto. Hodiaŭ ni gastigas ĉe ni esploriston el la Ĉina Tibetologia Esplorcentro Lian Xiangmin kaj tibetanon Dawa Tsering. Dum la dialogo ili konigos al vi aferojn pri tibeto kaj respondos viajn demandojn.

Nun ni komencu la dialogon. Bonvolu prezenti viajn demandojn!