china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ŝanhajo
(GMT+08:00) 2008-04-28 16:46:57
Ŝanhajo estas internacia metropolo kaj ankaŭ unu el la ekonomie plej aktivaj urboj de la ĉina ĉeftero. De la lastaj jaroj la influivo kaj prestiĝo de Ŝanhajo pli kaj pli altiĝas, tio suldiĝas ne nur al la ekonomia prospero, sed ankaŭ al influhavaj sportaj eventoj: futbalaj matĉoj de la Pekinaj Olimpikoj, Someraj Specialaj Olimpikoj, Grandpremia Aŭtokonkurso de Formulo 1 kaj Majstropokala Teniskonkurso. Estante partnero de la Pekinaj Olimpikoj, Ŝanhajo okazigos futbalajn matĉojn de la olimpikoj.

Pro ekonomia kresko kaj socia evoluo Ŝanhajo komencis pensi kiel montri la atingojn al la mondo kaj altigi la influivon. Sagacaj ŝanhajanoj direktas la atenton al la sporta interŝanĝo translima kaj senlingvobara. En la jaro 2001, post kiam Pekino gajnis la rajton okazigi la olimpikojn, Ŝanhajo akiris la kvalifikon kiel partnero okazigi futbalajn matĉojn de la olimpikoj. Septembre en Ŝanhajo okazas la Virina Futbala Mondpokalo. Ŝanhajanoj kredas, ke futballudo, la unua sporto en la mondo, alportos al Ŝanhajo pli da atentoj de la mondo.

Ŝanhajo faris longan esploron sur la vojo baki novan fizionomion de internacia metropolo per sportaj eventoj. Okazigo de la Majstropokala Teniskonkurso de 2001 povas esti rigardata kiel la komenco de la esploro. Sinjoro Qiu Weichang, vicdirektoro de la Ŝanhaja Sporta Administracio, diris al raportistoj, ke tiam estis disputo pri okazigo de la Majstropokala Teniskonkurso, ĉar laŭ antaŭa koncepto okazigo de konkurso de individua sporto celas ĉefe akceli sportan interŝanĝon inter ĉinaj kaj fremdlandaj sportistoj kaj levi kapablon de ĉinaj sportistoj, tamen neniu ĉina sportisto partoprenos tiun ĉi konkurson, tio signifas, ke Ŝanhajo starigos per granda sumo scenejon por fremdlandaj sportistoj; oni dubis, ĉu tio indas, ĉu la konkurso estos atentata, sed fine la konkurso okazis.

La rezulto atestis, ke la Majstropokala Teniskonkurso ludis gravan rolon por altigi la ŝanhajan reputacion. Laŭ enketo de koncerna fako, la atento de eŭropaj kaj usonaj amaskomunikiloj al la konkurso estis pli multe granda ol tiu al la ŝanhaja konferenco de Azi-Paficika Ekonomia Kunlaboro.

Qiu Weichang rakontis al raportisto anekdoton, ke pasintajare sinjoro Yang Xiaodu, membro de la partia konstanta komitato de Ŝanhajo, vizitis Germanion; foje li renkontiĝis kun taksiisto, kiu neniam vizitis Ĉinion; la taksiisto admiris Ŝanhajon pro ĝia beleco, tio multe surprizis sinjoron Yang; la taksiisto estas fano de la aŭtokonkurso Formulo 1; same kiel multaj germanaj fanoj li televidis la animskuan rivaladon inter fama germana aŭtostiristo Michael Schumacher kaj hispana veterano Fernando Alonso kadre de la Ŝanhaja Aŭtokonkurso 2006 de la Fromulo 1. En la brodkastado de tiu ĉi konkurso oni elsendis videaĵojn pri ŝanhaja pejzaĝo, kiuj profunde impresis germanojn.

Qiu Weichang diris, ke parolante pri ŝanhajanoj, oni anutre rilatigis ilin al la alteco de Yao Ming kaj la rapideco de Liu Xiang, tiuj ĉi du famaj sportistoj posedas ne nur altecon aŭ rapidecon, sed ankaŭ eminentan personecon. Sporto altigis ŝanhajan prestiĝon kaj ŝanĝis fizionomion de ŝanhajanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040