china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Qinhuangdao
(GMT+08:00) 2008-04-28 16:52:51

Karaj amikoj, la 2008-a-jara Pekina Olimpiko okazos en la venontjara aŭgusto. Tamen konkursoj ne okazos nur en Pekino. Dum la olimpiko, Qinhuangdao entreprenos parton de futbalaj konkursoj. Okazigi olimpikajn konkursojn estas granda defio. Tamen ties popolanoj preferas rigardi tion kiel ŝancon. S-ro Huang Rong, vicurbestro de Qinhuangdao, diris:

"Per partopreno en olimpika laboro, oni povas multe altigi diversajn flankojn de la urbo, ĉu ekonomian disvolvon, ĉu socian disvolvon, ĉu urban konstruadon ĉu urbanan kvaliton. Kvankam ni devas prepari grandan sumon de kapitalo por la olimpiko, tamen se ni partoprenos en ĝi, sinteza efiko alportota estas nekalkulebla."

Fariĝinte entreprena urbo de la Pekina Olimpiko, Qinhuangdao establis laboran grupon kaj plifortigas komandon en diversaj preparaj laboroj.

Cetere, la urbo rapide starigis konstruadon de stadiono. En la jaro 2004 post 4-jara klopodo kun investo je 630 milionoj da juanoj, finkonstruita estas Qinhuangdao-a Olimpika Centro kun 1 futbalejo, 2 trejnejoj, 1 sportohalo kaj 2 sintezaj trejnejoj. La urbo pasintjare faris plibonigon al stadiaj instalaĵoj laŭ postulo de Pekina Olimpika Organiza Komitato kaj Internacia Futbala Federacio.

En la lastaj jaroj, Qinhuangdao-a Olimpika Centro okazigis serion da internaciaj futbalaj eventoj. Tio havigis al la urbo riĉan sperton.

Krom konstruado de la ĉefa stadiono, la urbo ankaŭ klopodas por bone fari aliajn diversajn laborojn por la olimpiko. "Verda Olimpiko" estas grava koncepto de la Pekina Olimpiko. Por pluapaŝe beligi, verdigi, briligi kaj purigi la urbon, Qinhuangdao sinsekve plenumis multajn planojn. Cetere, por glatigi trafikon dum la olimpiko, la urbo ŝanĝis ĉefan vojon apud la olimpika centro kaj konstruigis vojon respektive ĉe la suda kaj okcidenta flankoj de la centro.

Por bone okazigi futbalan konkurson de la olimpiko, oni bezonas ne nur bonegajn instalaĵojn, sed ankaŭ multajn volontulojn, kiuj volas fari kontribuon. Qinhuangdao varbas volontulojn ĉefe en lokaj studentoj. Ties studentoj montras senprecedentan entuziasmon por la olimpiko. La nombro de tiuj, kiuj sin anoncis por aliĝi al volontularo, evidente superis tiun de la bezonataj.

"Tio liveris al nia varbado de volontuloj oportunan kondiĉon, precipe por varbado de volontuloj, kiuj scipovas alilandan lingvon kaj posedas altan kvaliton kaj altan akademian nivelon, ke tiel multaj universitatoj situas en Qinhuangdao. El la nuntempa situacio, oni vidas, ke anonco por aliĝi al volontularo estas aktiva. La nombro multe superis la bezonatan."

Oni vidas, ke glate iras prepara laboro de Qinhuangdao por la olimpiko. Vicurbestro de Qinhuangdao s-ro Huang Rong esprimis kun plena fido, ke la urbo plenforte atendas akcepti rigoran kontroladon laŭ olimpikaj kriterioj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040