china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino
(GMT+08:00) 2008-04-28 17:45:14

(Sporthalo de Pekina Universitato)

Karaj amikoj, "Humanisma Olimpiko, Sciencteknika Olimpiko kaj Verda Olimpiko" estas kompreno kaj strebo de ĉinoj al la olimpika spirito. Tamen estas ne facile plenumi la 3 konceptojn. Precipe realigo de la koncepto "Verda Olimpiko" estas defieca laboro por Pekino.

Ekde peto de okazigo de 2008-a-jara olimpiko, Pekino investas grandan homforton, materialojn kaj financon por ke la Pekina Olimpiko estu okazigata en sana, mediprotekta kaj afabla medio kaj por ke la polucia situacio de Pekino estu plibonigata profite de historia ŝanco de la olimpiko. S-ro Shi Hanmin, estro de Pekina Medi-Protekta Buroo, konigis al ni pri problemo de medi-protekto de la olimpiko.

"Ni administras medion ekde la jaro 1998 kun negranda sumo da mono. Tamen en la lastaj jaroj, averaĝa jara elspezo por medi-protekto atingis pli ol 12 miliardojn da juanoj de renminbi. Precipe en la du lastaj jaroj investo grandskale pliiĝis pro grandiozaj instalaĵoj. En la pasinta jaro la sumo atingis 25 miliardojn da juanoj. Ni prognozis, ke ĉi-jare la sumo estos pli granda ol 25 miliardoj da juanoj."

De 1998 ĝis nun, Pekino faris investon al media protekto entute je 120 miliardoj da juanoj de renminbi. Laŭ statistiko de koncernaj flankoj, aera media kvalito de Pekino pliboniĝis sinsekve 8 jarojn. Troviĝas ankoraŭ pli ol 1 jaro antaŭ inaŭguriĝo de la Pekina Olimpiko. Pekina respondeculo-oficisto pri media protekto montris, ke olimpika mediprotekto ankoraŭ alfrontas defiojn. La plej granda defio estas tio, ke motoritaj veturiloj en Pekino kreskas jaron post jaro. En la 26-a de majo, la nombro atingis 3 milionojn.

(Ĉefurba Sportejo)

Pekino ne planas solvi la problemon per limigo de kresko de veturiloj. Esplorinte sperton de aliaj urboj okazigintaj olimpikojn, oni trovis, ke ĉeso de veturilo-stirado estas la plej ofta rimedo dum olimpikoj. En la 1996-a-jara olimpiko entute 2,5 milionoj da veturiloj ĉesis stiriĝi. Dum ĉina-afrika forumo okazigita pasintjare en Pekino, koncerna departemento alprenis la saman agadon kaj fine entute 900 miloj da aŭtoj ĉesis veturi. Nuntempe, specialistoj faras kalkulon pri nombro de aŭtoj, kiuj estos ĉesigitaj veturi dum la Pekina Olimpiko.

Polucio de la aero estas regioneca kaj la aero estas fluida, tial prevento de polucio estas regioneca. Iu regiono ne povas la sola solvi ĉiujn problemojn. Nuntempe, Pekino faras kunlaboron kun Ĉina Ŝtata Medi-Protekta Buroo, Tianjian-urbo, Hebei-provinco, Shaanxi-provinco, kaj Interna Mongolio, kaj kune ellaboras racian projekton kontraŭ la aera polucio.

Dum la pekina olimpiko, Pekino ankaŭ plifortigos kontroladon de aera kvalito kaj ĝustatempe publikigs informojn pri la aera kvalito.

Organizantoj de la pekina olimpiko klare scias alfrontatajn defiojn, tamen Pekino faros la plej grandan klopodon por realigi koncepton kaj promeson pri "Verda Olimpiko".

La Pekinajino varbas volontulojn tutmonde por olimpikoj de 2008 Olimpikoj de 2008 havas la ideon Sama Mondo, Sama Sonĝo, tio signifas, ke ĉiuj, zorgantaj pri la olimpikoj, havas la ŝancon, partopreni en la Pekinaj Olimpikoj, almenaŭ kiel volontuloj. La 28-an de marto en Pekino oni startigis varbadon de volontuloj el la tuta mondo.

(Pekina Laborista Sportejo)

Posttagmeze de la 28-a de marto, la Pekina Olimpika Organiza Komitato okazigis gazetaran konferencon, en kiu oni oficiale startigis la varbadon de volontuloj el la tuta mondo. Tiutage oni komencis akcepti anoncon de loĝantoj el Hongkong, Taiwan kaj Aomen, kaj ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj fremdlandanoj. En la gazetara konferenco, sinjoro Li Binghua, plenuma vicprezidanto de la Organiza Komitato kaj vicestro de la Kunakordiga Laborgrupo pri Volontuloj, diris, "La varbado de volontuloj por la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj jam komenciĝis. Ni bonvenigas diversrondajn personojn, kiuj posedas bazajn kondiĉojn, sin anonci por aliĝi al la volontularo, servanta al la olimpikoj kaj paralimpikoj."

Li Binghua diris, ke la Organiza Komiato kaj la Kunakordiga Laborgrupo pri Volontuloj komisiis la varbadon al koncernaj organizoj; en Hongkong kaj Amen, la varbado estas plenumata respektive de la Hongkong-a Buroo pri Civilaj Aferoj kaj la Aomen-a Buroo pri Sporta Disvolvo; varbado de volontuloj el Taiwan estas organizata kaj plenumata de la Centro pri Varbado de Volontuloj el Taiwan, fondita en Pekino; kaj tiu de volontuloj el ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj fremdlandanoj estas plenumata de du centroj, speciale establitaj en Pekino.

De la 28-a oni povas sin anonci en retejoj, difinitaj de la menciitaj organizoj kaj centroj. Maje de 2008, la Organiza Komitato eljuĝos kaj konfirmos volontulojn el anoncintoj, kaj akurate sciigos la rezulton al ili.

La Organiza Komitato bezonas grandan nombron da volontuloj scipovantaj fremdlingvojn, precipe tiujn el lingvaj minoritatoj, tial oni esperas, ke personoj el diversaj lokoj, posedantaj iujn lingvojn krom la ĉina, sin anoncu. En juĝado la Organiza Komitato privilegios anoncintojn, kiuj bone parolas la ĉinan kaj iun alian lingvojn, precipe tiujn el lingvaj minoritatoj. Sinjoro Liu Jian, estro de Oficejo de la Kunakordiga Laborgrupo pri Volontuloj, diris, "Estas kompreneble, ke tiuj, kiuj volas aliĝi al la volontularo, nepre havu la kapablon, flue paroli la ĉinan lingvon kaj bone komuniki kun aliaj homoj."

Dum la Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj estos pli ol 100 mil volontuloj, ĉirkaŭ 70 mil el ili rekte servos por diversaj konkursoj de la olimpikoj, kaj ĉirkaŭ 30 miloj servos por tiuj de la paralimpikoj. Volontuloj por diversaj konkursoj estos varbataj plejparte el studentoj de altaj lernejoj en Pekino, krome oni varbos ilin ankaŭ el anoncintoj de la tuta lando, samlandanoj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan, ĉinaj elmigrintoj, ĉindevenuloj kaj fremdlandanoj de la tuta mondo.

Laŭ konigo, la Organiza Komitato liveros al volontuloj identigilan karton, uniformon, dumlaboran manĝaĵon, senpagan trafikan servon inter difinitaj distriktoj kaj asekuron de akcidenta vundo. Krome volontuloj estos honorataj de la Organiza Komitato per atestilo kaj medalo de la volontula servo, rajtos kandidati por eminentaj individuoj, teamoj kaj organizoj, eljuĝotaj de la Organiza Komitato, kaj ricevos memoraĵojn de la olimpikoj aŭ paralimpikoj. Sinjoro Liu Jian diris, "Dum la olimpikoj kaj paralimpikoj oni organizos aranĝojn por volontuloj. Ni esperas, ke ili partoprenu tiujn ĉi aranĝojn en libera tempo. Ni organizos la ranĝojn por danki ilin pro ilia kontribuo."

Cetere, finiĝis porolimpika reformado al Pekina Laborista Sportejo, Pekina Sciencteknika Universitato, Ĉefurba Sportejo, Sporthalo de Pekina Universitato kaj aliaj sportejoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040