china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Shenyang
(GMT+08:00) 2008-04-28 19:00:42

Karaj amikoj, hodiaŭ ni kondukos vin al ĉina nordorienta urbo Shenyang. Ĝuste en Shenyang troviĝas Liaoning-a Sporta Teknika Instituto. Laŭ statistiko, studentoj diplomitiĝintaj el la instituto sinsekve gajnis 145 mondajn ĉampionecojn kaj trarompis 174 mondajn rekordojn, tial la instituto estas nomata "Ormedala Fabriko" kaj lulilo de ĉampionoj. Iuj de tiuj studentoj estas bone konataj en internacia sporta kampo, ekzemple Wang Junxia, olimpika virina 5000-metra ĉampiono.

S-ro Xu Xingjia, vicestro de Shenyang-a Sporta Buroo, diris al raportisto, ke sporto en Shenyang havas antaŭecon en ĉinaj provincoj kaj urboj, dank' al tio, ke shenyang-anoj amas sporton kaj aktive partoprenas en sportaj aktivadoj. Li diris:  

"Unue, Shenyang-anoj forte inklinas al gloro. Ili plenforte kaj aktive klopodas por ŝtataj interesoj kaj urba figuro. Due, de la lastaj jaroj, la ekonomio kaj la socio de Shenyang bone sin disvolvas, kaj la vivnivelo de la popolanoj pli kaj pli altiĝas. Tial, popolanoj havas pli multe da energio por partopreni en sportaj aktivadoj. Trie, popolamasoj en Shenyang havas ege altan aktivecon por partopreni en sporto. Tio montras la vivmanieron de Shenyang-anoj. Sporto-prezenta merkato en Shenyang estas pli aktiva kaj sporta industrio pli prospera."

La urbo Shenyang entreprenos parton de futbalaj konkursoj de Pekina Olimpiko. Shenyang-anoj, kiuj amas sporton, estas fiera pro tio.

En marto de la jaro 2007, Shenyang starigis varbon de volontuloj por 2008-a-jara Pekina Olimpiko. Laŭ plano, Shenyang varbos nur 900 volontulojn, tamen 30 000 entuziasmaj urbanoj konkure sin anoncis. En anoncintoj troviĝas ne nur 89-jaraĝa maljunulo, sed ankaŭ 5-jara infano. Kang Yifu, lernanto de la 6-a grado de la 205-a Elementa Lernejo en Shenyang, estas unu el ili. Pro troa juneco, li ne havas kvalifikon fariĝi olimpika volontulo, tamen li estas feliĉe elektita kiel unu el 500 "olimpikaj infanoj" en Shenyang. Li diris al raportisto olimpikan sloganon difinitan de si mem:

"Ĉiuj klopodas por olimpikaj volontuloj. Verda Olimpiko komenciĝas de mi!"

De la lasta tempo, la urbo Shenyang ankaŭ disvolvas serion da aktivadoj inkluzive de "Miliono da Urbanoj Lernas 100 Anglajn Frazojn", anglalingva konkurso "Bonvenigu Olimpikon", kaj fotografa konkurso "Bonŝanca Shenyang, Verda Olimpiko". Tiuj aktivadoj gajnis vastan partoprenon de urbanoj. Ankaŭ multaj loĝkvartaloj en Shenyang sinsekve disvolvas riĉajn olimpikajn ĉeftemajn aktivadojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040