Laŭ komuna kono, atingita de la unuafoja ekonomia altnivela dialogo inter Ĉinio kaj Japanio, la 4-an de decembro, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis "Komunan Esploran Raporton pri Mezlongtempa kaj Longtempa Disvolva Projekto de Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio".
La raporto havas 4 partojn, inkluzivas disvolvan proceson de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio, pozitivan influon el la kunlaboro al ekonomia disvolvo de la du landoj, tendencon de mezlongtempa kaj longtempa disvolvo de la kunlaboro, mezlongtempajn kaj longtempajn gravajn kunlaborajn kampojn, rimedojn kaj proponojn. |