La 29-an de aŭgusto, ĉinaj kaj japanaj eminentuloj, ĉeestantaj al la 3-a Pekina-Tokia Forumo, apelaciis, ke la du landoj grandigu plu komunajn interesojn kaj plenigu la enhavon de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj inter si.
Wang Yingfan, vicdirektoro de la Eksterafera Komisiono de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke Ĉinio kaj Japanio ambaŭ opinias, ke la starigo de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj inter la du landoj estas antaŭvida, kaj meti la dulandajn interrilatojn sur strategian altecon kaj konsideri ilin laŭ la monda situacio kaj longa historia vidangulo utilas al ilia disvolvo.
Yuji Miyamoto, japana ambasadoro en Ĉinio, diris, ke Azio estas dotita per la ŝanco fari gravan kaj pozitivan kontribuon por la kontinua disvolvo kaj stabileco de la monda ekonomio. |