china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio devas ĉiam disvolviĝi sane kaj stabile
(GMT+08:00) 2008-05-05 14:43:47

La 16-an de julio, ĉina ŝtata vicprezidanto Zeng Qinghong esprimis en Pekino, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio devas ĉiam disvolviĝi sane kaj stabile kaj konservi amikecon de generacio al generacio. Ni devas solidigi la politikan bazon, grandigi la bazon de komunaj interesoj kaj fortigi la socian bazon.

Intervidiĝante kun prezidanto de japana Ĉambro de Reprezentantoj Kono Yohei, Zeng Qinghong esprimis, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio estas amikeco inter la popolanoj de la du landoj. La du flankoj devas forte disvolvi interfluojn de la parlamentoj, junuloj, ĝemelaj urboj kaj neregistaraj organizoj de la du landoj kaj multigi viglecon por bonigi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

Zeng Qinghong montris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio disvolviĝas senprecedence amplekse kaj profunde. En la estonteco, la du flankoj povas ĉefe disvolvi interfluon kaj kunlaboron en la kampoj de energio, mediprotekto, ekonomio kaj mezaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Zeng Qinghong ankaŭ faris konsoladon al regiono de Japanio suferinta tertremon.

Kono Yohei esprimis, ke ĉi-jare estas 35-jariĝo de normaliĝo de diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio kaj estas interflua jaro de kulturo kaj sporto de la du landoj. Japanio esperas, ke per tio oni multigu interkomprenon de la popolanoj de la du landoj kaj solidigu kaj disvolvu amikecajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040