china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Inaŭguriĝis en Pekino la Amikeca Interflua Jaro de Gejunuloj kaj geknaboj Ĉinaj kaj Japanaj
(GMT+08:00) 2008-05-05 14:46:25

La 15-an ĉimonate, en Pekino okazis la inaŭguro de la Amikeca Interflua Jaro de la Gejunuloj kaj Geknaboj Ĉinaj kaj Japanaj. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao partoprenis al la inaŭguro kaj intervidiĝis kun japana delegacio en ĉefkunvenejo – la Ĉina Popola Universitato. Li esprimis, ke disvolvi la longtempe stabilajn bonnajbarajn kaj amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio estas komuna deziro de la dulandaj popoloj, la generacio-al-generacia amikeco inter Ĉinio kaj Japanio finfine dependas de la amikeco de la dulandaj popoloj kaj devas esti farata de ambaŭlandaj gejunuloj kaj geknaboj.

En la sama tago japana ĉefministro Fukuda Yasuo sendis gratulon al la inaŭguro esperante, ke la dulandaj gejunuloj kaj geknaboj ŝultrigantaj la morgaŭon de la du landoj pluapaŝe plifortigos interfluojn kaj Japanio kaj Ĉinio profundigos interkomprenon kaj starigos reciproke konfidajn rilatojn.

Samtage ĉina ĉefministro Wen Jiabao sendis gratulon esprimante, ke Ĉinio kaj Japanio estas bonnajbaroj kaj gravaj landoj de Azio. La dulandaj gejunuloj kaj geknaboj reprezentas ne nur esperon de la respektiva nacio, sed ankaŭ ŝultrigas sur sin gravan taskon pri amikeco de generacio al generacio inter Ĉinio kaj Japanio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040