china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio plialtiĝos al nova ŝtupo
(GMT+08:00) 2008-05-05 14:49:57

  En la 25-a de decembro, en ĉefministrejo, akceptante intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj en Japanio, Fukuda Yasuo, japana ĉefministro, kiu baldaŭ vizitos Ĉinion esprimis, ke li esperas plue antaŭenpuŝi disvolviĝon de rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio por ke en la venonta jaro, rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio kresku plej rapide.

Fukuda Yasuo diris, ke li estas ĝoja pri tio, ke li povos viziti Ĉinion en la 35-jariĝo de rilata normaleco inter Japanio kaj Ĉinio. Dum lia vizito en Ĉinio, li intervidiĝos kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj ĉinaj gvidantoj por fari detalajn interkonsiliĝojn pri enhava konstruo de dulandaj strategiaj reciproke-utilaj rilatoj kaj kiamaniere oni kontribuos al la du landoj kaj regiono per kunlaboroj.

Fukuda Yasuo diris, ke nuntempe ĉiu-jare la du landoj havas preskaŭ 5 milionojn da komunikoj, tio utilas plivastigi interŝanĝojn kaj reciprokajn interkomprenojn de la du landoj. Li diris, ke bonaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio ne nur profitigas la du landojn, sed ankaŭ estas grava por paco kaj prospero de regiono de Azio kaj Pacifiko. Popolanoj de Japanio kaj Ĉinio ankaŭ havas grandan respondecon al sia regiono kaj devas kune klopodi por plenumi la respondecon. Tiaokaze, Japanio volontas pluapaŝe disvolvi rilato inter Japanio kaj Ĉinio sur la bazo de reciproka interkompreno kaj interkredo.

Fukuda Yasuo esprimis ankaŭ, ke Japanio modeste rigardos la historion kaj daŭre iros la vojon de paca lando disvolviĝos estontajn rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio sur tiu bazo kaj antaŭenpuŝos dialogojn kaj interŝanĝojn de la du landoj en diversaj kampo kaj gradoj, speciale la interŝanĝojn inter junuloj kaj infanoj de la du landoj. Pro tio, japana registaro nun klopodas por plimultigi reciprokajn interkomprenon kaj interkredon de la du landoj. Li diris, ke ĉi-jare estas la interŝanĝa jaro de Japanio kaj Ĉinio pri kulturo kaj sporto. Septempe en Pekino okazis serio da aktivadoj pri "Popolkultura Festivalo inter Japanio kaj Ĉinio", en la venonta jaro estos la 30-jariĝo de subskribo de paca amikeca intertraktado inter Japanio kaj Ĉinio, la du landoj unuanime konsentis difini, ke la venonta jaro estu "amikeca interŝanĝa jaro inter junuloj de la du landoj". Li esperas, ke en la venonta jaro, rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio rapidege disvolviĝos.

Rilate al tio, kiamaniere oni kontruu strategiajn, reciproke utilajn rilatojn de la du landoj, Fukuda Yasuo diris, ke post vizito de la eksa ĉefministro Abe Shinzo al Ĉinio en la pasinta oktobro kaj la vizito de ĉina ĉefministro Wen Jiabao al Japanio en ĉi-jara aprilo, rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio glate disvolviĝas. Li diris, ke ekonomia disvolvo de Ĉinio estas bona ŝanco ne nur por la internacia socio, sed ankaŭ por Japanio, kaj ankaŭ estas grava por japana ekonomio. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Japanio kaj samtempe Japanio estas la plej granda investa lando al Ĉinio. Li esprimis, ke pluapaŝe plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du landoj en ekonomia kampo estas grave por sana disvolviĝo de la dulanda ekonomia evoluado kaj stabileco kaj disvolvo de Azio kaj la mondo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040