china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Vojaĝo en milda printempo
(GMT+08:00) 2008-05-06 09:51:33

La 6-an de majo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faros ŝtatan viziton al Japanio. Tio estas refoja ŝtata vizito al Japanio fare de ĉina ŝtatestro post dek jaroj kaj estas simbola "mildaprintempa vojaĝo" post "frosta vintro" pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Vicestro de Esplorejo pri Japanio sub la Ĉina Instituto pri Modernaj Internaciaj Rilatoj sinjoro Ma Junwei opinias, ke la tempo de la pasinta pli ol unu jaro estas speciala tempo post normaliĝo de la rilatoj inter la du landoj. Dank' al la komuna klopodado fare de gvidantoj de la du flankoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio iras en milda printempo post glacio kaj neĝo.

"En 2006, enoficiĝinte kiel ĉefministro, Abe Shinzo elektis antaŭ ĉio Ĉinion por sia vizito, tio malfermis la altrangan reciprokan viziton rompitan dum ses jaroj kaj la vizito estis titolita kiel "vojaĝo rompanta glacion". Post ĉirkaŭ duona jaro ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis Japanion, oni titolis la viziton kiel "vojaĝon degeligantan glacion."

De glacirompo al glacidegelo, de renkonto al printempo al milda printenmpo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio disvolviĝas plu laŭ la vojo de la tri politikaj dokumentoj "Ĉina-Japana Komuna Deklaro", "Ĉina-Japana Paca kaj Amikeca Pakto" kaj "Ĉina-Japana Komuna Deklaracio". Specialisto pri internaciaj rilatoj el la universitato Qinghua sinjoro Liu Jiangyong diris, ke kun pli kaj pli profunda disvolviĝo de la rilatoj inter la du flankoj, la vizito al Japanio fare de Hu Jintao donos al la rilatoj novan enhavon:

"La tri politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio estas la politika bazo de la rilatoj inter la du landoj. Aparte menciindas, ke la kuranta jaro estas la 30-a datreveno de la ĉina-japana paca kaj amikeca pakto, iuj konkretaj enhavoj devas esti plue plenigataj pro disvolviĝo de la situacioj en la du landoj kaj pro disvolviĝo de la internacia situacio. En 1998 Ĉinio kaj Japanio starigis inter si amikajn kunlaborajn partnerajn rilatojn por paco kaj evoluado, lastatempe, atingis komunan konon pri starigo de strategiaj reciproke favoraj rilatoj. Mi opinias, ke la vizito eble kombinos tiujn du punktojn sur tiu ĉi bazo kaj iuj novaj vidpunktoj estos prezentitaj."

Li opinias ankaŭ, ke la vizito de prezidanto Hu Jintao donos influon al pluraj konkretaj problemoj en la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio:

"Unue, en la nova situacio, la du landoj pluapaŝe antaŭenpuŝas altrangan reciprokan viziton, tio ludos gravan rolon. La gvidantoj de la du landoj fortigos kontaktiĝon kaj interkomunikiĝon. Due, la du landoj havos konkretan kunlaboron en iuj novaj kampoj, ekzemple, klimat-ŝanĝiĝo. Cetere, la kuranta jaro estas amikeca interflua jaro por la knaboj kaj junuloj de la du landoj. La vizito de prezidanto Hu Jintao al Japanio pluapaŝe akcelos la estontan amikecan kontaktiĝon inter la popolanoj."

Kompreneble, en la nunaj rilatoj inter la du landoj ekzistas iuj neakordaj faktoroj, tio ja estas ne evitebla. Esploristo Gao Hong el la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj opinias, ke Ĉinio kaj Japanio, la du grandaj landoj, kapablas trakti tiujn problemojn. Li opinias, ke normala disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio havas gravan signifon por la tuta azipacifika regiono eĉ por la mondo. La vizito al Japanio fare de prezidanto Hu Jintao certe akcelos la rilatojn inter la du landoj disvolviĝi antaŭen por ke la rilatoj alportu bonan influon al la azia kaj internacia sekureca medio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040