china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao atingis Tokion kaj komencis "varmprintempan vojaĝon"
(GMT+08:00) 2008-05-07 09:29:47

La 6-an de majo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Tokion kaj komencis la 5-tagan ŝtataferan viziton al Japanio laŭ la invito de la japana registaro. Hu Jintao diris, ke tio estas "la varmprintempa vojaĝo".

Atinginte la flughavenon Haneda, Hu Jintao faris skriban parolon. Li diris, ke Ĉinio kaj Japanio ambaŭ estas gravaj landoj en Azio kaj en la mondo; longdaŭre kaj stabile disvolvi la bonnajbarecon inter Ĉinio kaj Japanio konformas al bazaj interesoj de la du landoj kaj du popoloj; ĉi-jare venos la 30-a datreveno de la subskribo de la ĉina-japana pactraktato, kaj la rilatoj inter la du landoj frontos al la nova ŝanco por la plua disvolviĝo. Li esperas, ke la vizito akcelu interfidon, fortigu la amikecon, profundigu la kunlaboron, projektu la estontecon kaj kune kreu la novan situacion por la kompleta disvolvo de la strategiaj reciprokutilaj rilatoj inter la du landoj. Hu Jintao esprimis la kredon, ke la vizito certe povas atingi la atendatan celon pro la kuna klopodo de la du flankoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040