china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervidiĝo inter Hu Jintao kaj japanaj amikoj
(GMT+08:00) 2008-05-09 09:22:49

La 6-an de majo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao atingis Tokion por fari ŝtatan viziton al Japanio. Nelonge post sia atingo, li intervidiĝis kun posteuloj kaj parencoj de pioniroj por la rilatoj inter la du landoj kaj aliaj japanaj amikoj, kiuj senlace klopodas por la ĉina-japana amikeca afero. En gaja kaj harmonia etoso la gastigantoj kaj gastoj kune konversaciis pri la hieraŭaj, hodiaŭaj kaj morgaŭaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Hu Jintao diris en la intervidiĝo, ke la ĉinaj registaro kaj popolo neniam forgesos la pionirojn por la ĉina-japana amikeca afero.

"La rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio disvolviĝas ĝis la hodiaŭa situacio, tio ne apartigeblas de la klopodado de viaj prapatroj. Ĉinoj ofte diras: trinkante akvon, ne forgesu la putofosintojn. La ĉina popolo por ĉiam memoros viajn prapatrojn pro ilia kontribuo al la ĉina-japana amikeca afero."

Kun profunda sento Hu Jintao rememoris japanajn veteranajn politikistojn, kiuj faris elstaran kontribuon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, interalie estas japana eksa ĉefministro sinjoro Tanaka Kakuei, kiu realigis la normaliĝon de la rilatoj inter la du landoj kaj malfermis novan ĉapitron de la rilatoj, eksa ĉefministro Ohira Masayoshi, kiu faris gravan kontribuon al normaliĝo de la rilatoj kaj decidis liveri al Ĉinio enan kreditan kunlaboron, kaj aliaj.

Sinjorino Tanaka Makiko, filino de sinjoro Tanaka Kakuei, ankoraŭ viglas en la japana politika rondo. Ŝi diris:

"Ĉiuj membroj de nia familio, la politikista familio, ege atentas la aferojn pri Ĉinio. Kun tempopaso, la rilatoj inter la du landoj renkontis nemalmultajn malfacilojn. Tamen, malgraŭ ia ajn afero en la estonteco, mi, ĉu kiel individuo ĉu kiel politikisto, volontas elvolvi mian talenton kaj aktive klopodos plu por disvolvo de la du-landaj rilatoj. Se mia patro ankoraŭ vivus, li certe volus vidi okazigon de la Olimpikoj en Pekino. La Pekinaj Olimpikoj estos solenaj, atentataj de la tuta mondo. Plenan sukceson al la Olimpikoj!"

Krom la veteranaj gvidantoj, la disvolviĝo de la du-landaj rilatoj ne disigeblas ankaŭ de stimulado fare de prudentuloj ekster-registaraj. Sinjoro Saionnji Kinkazu laboris 12 jarojn en Ĉinio antaŭ la normaliĝo de la rilatoj inter la du landoj kaj estis titolata kiel "japana neregistara ambasadoro al Ĉinio". Frue en 1954 sinjoro Rtsunomiya Tokoma vizitis Ĉinion kaj estis akceptata de Mao Zedong, Liu Shaoqi, Zhou Enlai kaj aliaj ĉinaj veteranaj gvidantoj. Li multe laboris por subskribi la ĉina-japanan komercan interkonsenton. Sinjoro Okazaki Kaheita vizitis Ĉinion 100-foje. Sinjoro Matsumura Kenzo gvidis delegacion por viziti Ĉinion en 1959 kaj la unua malfermis kontaktiĝon inter politikistoj de la Japana Liberal-Demokratia Partio kaj Ĉinio.

En la intervidiĝo kun posteuloj de tiuj amikoj, Hu Jintao diris:

"Vi ĉiuj faras multege da laboroj por la amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Mi esprimas al vi elkoran dankon."

Vizaĝe al la hodiaŭaj kaj morgaŭaj rilatoj inter la du landoj Hu Jintao diris:

"La nunaj du-landaj rilatoj troviĝas ĉe nova historia startpunkto kaj vizaĝas al nova disvolva ŝanco. Mi celas per mia vizito kune klopodi kun la japana flanko por ĉiuflanke malfermi la novan situacion de la ĉina-japanaj strategiaj kaj reciproke favoraj rilatoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040