china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Dua tago de vizito de Hu Jintao
(GMT+08:00) 2008-05-09 09:23:10

En la 7-a de majo en Tokio, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu faras "varmprintempan vojaĝon" en Japanio, ĉeestis al serio da gravaj aktivadoj. Samtage, Hu Jintao intervidiĝis kun japana mikado Akihito kaj faris interparolon kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo. Poste, li ĉeestis al la tagmeza bankedo, aranĝita de ĉefaj ekonomiaj societoj de Japanio por la bonvenigo, kaj intervidiĝis kun gvidantoj de japanaj ĉefaj partioj.

La 7-a estas la dua tago de la vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Japanio. Samtage, li unue intervidiĝis kun japana mikado Akihito kaj poste interparolis kun japana ĉefministro Fukuda Yasuo. Post la interparolo, Hu Jintao kaj Fukuda Yasuo subskribis la 4-an politikan dokumenton de Ĉinio kaj Japanio, "Komuna Deklaro de Ĉinio kaj Japanio pri Ĉiuflanka Antaŭenpuŝo de Strategiaj Reciproke Utilaj Rilatoj" kaj kune intervidiĝis kun raportistoj. Cetere, prezidanto Hu Jintao intervidiĝis ankaŭ kun gvidantoj de japanaj ĉefaj partioj kaj ĉeestis al la tagmeza bankedo, aranĝita de ĉefaj ekonomiaj societoj de Japanio por la bonvenigo, kaj faris gravan parolon.

Ĉifoje la interparolo de Hu Jintao kaj Fukuda Yasuo vekis altan atenton de diverslandaj amaskomunikiloj kaj la komunaj konoj atingitaj de ambaŭ flankoj havigis al la "varmprintempa vojaĝo" profundan enhavon. En la komuna gazetara konferenco okazigita post la interparolo, Hu Jintao donis altan takson al la 4-a politika dokumento.

"La du flankoj konsentis publikigi la 4-an politikan dokumenton. La dokumento koncentre enkorpigas novan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio kaj novan komunan konon de la du flankoj. Ĝi difinas gvidan principon de longdaŭra disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj projektas la estontecon de la dulandaj rilatoj surbaze de principoj de antaŭaj tri dokumentoj. Mi kredas, ke gvidate de tiuj dokumentoj, ni certe povos kune krei pli belan estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio."

Hu Jintao kaj Fukuda Yasuo unuece opinias, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio troviĝas en nova historia startpunkto kaj vizaĝas al nova ŝanco de disvolviĝo. La du flankoj kune klopodos por krei novan situacion de la strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter la du landoj. Pri tio, Hu Jintao elmetis konkretajn kampojn pri strategiaj reciproke utilaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj Japanio.

"Unue akceli strategian reciprokan konfidon, establi mekanismon de reciproka vizito de dulandaj gvidantoj, plifortigi interfluon kaj strategian dialogon inter la du registaroj, parlamentoj kaj partioj; due, profundigi reciproke utilan kunlaboron, plifortigi kunlaboron ĉefe pri energio, medio, financo kaj informo kaj plifortigi kaj perfektigi ekonomian altrangan dialogan mekanismon de Ĉinio kaj Japanio; trie, vastigi homan interfluon kaj establi longtempan mekanismon de junulara interfluo; kvare, antaŭenpuŝi prosperigon de Azio, kune sin dediĉi al protekto de paco kaj stabileco de nordorienta Azio kaj akceli orientazian kunlaboron; kvine, trakti tutmondan defion kaj kune fari kontribuon al solvo de prienergia sekureco, mediprotektado, diferenco inter sudo kaj nordo, gravaj infektaj malsanoj kaj aliaj tutmondaj problemoj."

Fukuda Yasuo esprimis, ke Japanio kaj Ĉinio havas respondecon klopodi por paco kaj disvolviĝo de Azio kaj eĉ de la mondo. Por tio, la du flankoj devas senĉese akceli interkomprenon, reciprokan konfidon kaj plifortigi kunlaboron. Japanio laŭdas la ĉinajn registaron kaj popolon pro klopodo al konstruado de harmonia socio kaj volas plue kunlabori kun Ĉinio. Japanio atendas plenan sukceson de Pekinaj Olimpikoj kaj volas plenforte liveri helpon al Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040