Posttagmeze de la 8-a de majo, en la japana ĉefurbo Tokio okazis inaŭguro de la Amikece Interflua Jaro de Ĉinaj kaj Japanaj Adoleskantoj.
La inaŭguro okazis en la japana Universitato Wasedadaigaku. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jitao vizitanta en Japanio, japana ĉefministro Yasuo Fukuda, japana eks-ĉefministro Yasuhiro Nakasone kaj aliaj ĉeestis al la inaŭguro kaj faris la parolon. Ankaŭ japanaj politikistoj, reprezentantoj de registaraj institucioj, reprezentantoj de ĉinaj kaj japanaj instruistoj kaj lernantoj kaj tiuj de ĉindevenuloj estantaj en Japanio sume mil personoj ĉeestis al la inaŭguro. La inaŭguro iris en la harmonia kaj gaja atmosfero. Ĉinaj kaj japanaj junuloj kaj geknaboj faris la brilan literatur-artan prezentadon. |