china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

De baleta interfluo al tablotenisa diplomatio
(GMT+08:00) 2008-05-09 16:59:32

La 8-an de majo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, kiu faras "varmprintempan vojaĝon" en Japanio, ĉeestis al du specialaj aktivadoj en Tokio.

Konata melodio kondukas la homojn al rakonto de "Blankhara Knabino". En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, japanaj geedzoj, kiuj sin dediĉas al baledo, Shimizu Masao kaj Matsuyama Mikiko adaptis "Blankharan Knabinon" kiel baletan dramon. En la pasintaj 50 jaroj, la Matsuyama Baleta Ensemblo fondita de la geedzoj 12-foje vizitis Ĉinion por prezentado kaj akiris intervidiĝon de Mao Zedong, Zhou Enlai, Deng Xiaoping kaj Jiang Zemin, tri generacioj de ĉinaj gvidantoj. Ili establis baletan rilaton kun Ĉinio kaj ankaŭ skribis neforgeseblan historion de "baleda diplomatio",.

Antaŭtagmeze de la 8-a, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao aparte vizitis la japanajn geedzojn, kiuj longtempe sin dediĉas al kultura interfluo de Ĉinio kaj Japanio. Fronte al la familio kun profunda amikeco al Ĉinio, Hu Jintao faris varman parolon.

"La Matsuyama Baleta Ensemblo estas monde konata. S-ro Shimizu Masao estas veterano longtempe sin dediĉanta al amika afero de Ĉinio kaj Japanio. En la pasinta duona jarcento, vi aktive akcelis kulturan interfluon inter la du landoj kaj ludis specialan rolon al interkompreno kaj amikeco inter la du popoloj. Shimizu Masao kaj Matsuyama Baleta Ensemblo indas je la nomo de pioniroj de popola kontakto inter Ĉinio kaj Japanio kaj flago de kultura interfluo de la du landoj. Mi sincere deziras al la Matsuyama Baleta Ensemblo pli grandan evoluon kaj feliĉon kaj sanon al la familio de Shimizu Masao kaj membroj de la ensemlo!"

En la amika kontakta historio de Ĉinio kaj Japanio, ankaŭ multaj rakontoj pri tabloteniso estas neforgeseblaj. En la 8-a, prezidanto Hu Jintao kaj Fukuda Yasuo venis al internacia interflua centro de Waseda Universitato. Vigla sceno de tablotenisa interfluo altiris rigardon de la du ŝtataj gvidantoj, ĉina fama tablotenisistino Wang Nan kaj japana juna tablotenisistino profunde ŝatata de ĉinaj popolanoj Fukuhara Ai kune ludis.

Fukuhara Ai, kiu longtempe akceptis trejnadon en Ĉinio, flue parolas la dialekton de nordorienta Ĉinio. Hu Jintao afable diris al ŝi: "Vi estas tre konata de ĉinaj junuloj."

Wang Nan invitis prezidanton Hu Jintao ludi tablotenison kaj la lasta tuj jesis.

Hu Jintao unue ludis kun Fukuhara Ai kaj poste ankaŭ Wang Nan aliĝis al la konkurso. Hu Jintao samtempe rivalis kun du mondnivelaj tablotenisistoj.

Hu Jintao diris, ke en 1984, li jam partoprenis en akcepto de 3 000 japanaj junuloj al Ĉinio, en 1985 li gvidis ĉinajn junulojn viziti Japanion kaj en la lastaj jaroj li ofte intervidiĝis kun junularaj delegacioj al Ĉinio.

"En la pasintaj 20 jaroj, mi persistis en antaŭenpuŝo de amika interfluo de la dulandaj junuloj, ĉar mi kredas, ke la dulandaj junuloj reprezentas la estontecon kaj esperon de la dulandaj rilatoj. Hodiaŭ ni dissemas amikecon, estonte ĝi certe kreskos granda arbo de amikeco inter Ĉinio kaj Japanio. Mi sincere esperas, ke la dulandaj popoloj heredos la amikecon de generacio al generacio kaj la strategiaj reciproke utilaj rilatoj inter la du landoj pli kaj pli evoluos."

De baleto al tablotenisa diplomatio, de maljunuloj al junuloj, generacioj da homoj skribas ĉapitrojn de ĉina-japana amikeco. La amikeco inter la du landoj estas komuna afero de la du popoloj. La dulandaj junuloj estas freŝa forto de la amikeco inter la du landoj kaj la estonteco de la amikeco dependas de la junularo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040