Wen Jiabao gvidis savadon en Sichuan Vespere de la 12-a de majo, la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis kunvenon kaj ĉiuflanke aranĝis la nuntempan kontraŭsisman kaj prisavan laboron.
La ĉeestantoj de la kunveno aŭskultis raporton pri la tertrema katastrofo okazinta en la gubernio Wenchuan kaj aliaj lokoj de la provinco Sichuan, kaj emfazis, ke ĉiuj koncernaj departementoj devas urĝe ekagi, por plenforte savi vunditojn, garantii vivsekurecon de popolanoj en la plagitaj regionoj kaj redukti la perdon ĝis la minimuma grado.
Ili postulas tuj ekspedi armeanojn kaj medicinistojn al la plagitaj regionoj por savado, transporti tien manĝaĵojn, trinkakvon, medikamentojn, tendojn kaj aliajn kontraŭ-katastrofajn materialojn. Necesas ankaŭ urĝe ripari difektitajn establaĵojn kaj ekipaĵojn, kiel eble plej rapide restarigi navigacion, komunikadon kaj provizadon de bezonaĵoj. |