china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Nombro de mortintoj atingis 9 219 en tertremo en ĉina provinco Sichuan
(GMT+08:00) 2008-05-13 16:30:38

Laŭ statistiko de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 7-a horo de la 13-a de majo, la tertremo okazinta en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, okcidenta Ĉinio jam kaŭzis la morton de 9 219 homoj en 8 provincoj, kaj ankaŭ detruiĝon de pli ol 500 mil domoj.

Je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 12-a de majo, en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan okazis la tertremo kun 7,8 gradoj. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao tuj faris gravan instrukcion, postulante urĝe savi vunditojn kaj garantii vivsekurecon de popolanoj de la plagitaj regionoj. La ĉina Ŝtata Konsilantaro fondis la kontraŭsisman komandejon estratan de ĉefministro Wen Jiabao, kiu nun estas en plagitaj regionoj de Sichun por lokale gvidi la kontraŭkatastrofan laboron.

Ĝis la 6-a horo de la 13-a de majo, la nombro de ĉinaj armeanoj kaj policanoj aliĝantaj al la kontraŭkatastrofa batalo superis 16,7 mil, kaj aliaj 34 mil armeanoj rapidas al la plagitaj regionoj. Ankaŭ la ŝtata kontraŭsisma urĝ-sava trupo atingis tien kaj komencis savadon. Ĉinaj Ministerio pri Civilaj Aferoj kaj Ministerio pri Financo asignis urĝan kapitalon, ĉina Ruĝa Kruco kaj aliaj institucioj urĝe sendas materialojn por helpi la plagitojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040