china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Preskaŭ dek miloj da homoj mortis en tertremo en Wenchuan
(GMT+08:00) 2008-05-13 16:30:38

Laŭ statistiko de la ĉina Ministerio pri Civilaj Aferoj, ĝis la 8-a horo de la 13-a de majo, la tertremo okazinta en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan, okcidenta Ĉinio jam kaŭzis la morton de preskaŭ dek mil homoj en 8 provincoj.

Je la 14-a horo kaj 28 minutoj de la 12-a de majo, en la gubernio Wenchuan de la provinco Sichuan okazis la tertremo kun 7,8 gradoj. Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao tuj faris gravan instrukcion, postulante urĝe savi vunditojn kaj garantii vivsekurecon de popolanoj de la plagitaj regionoj. La Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis konferencon tiutage kaj postulis plenforte savi la vunditojn kaj redukti la perdon kaŭzitan de la katastrofo al plej malalta nivelo.

La ĉina Ŝtata Konsilantaro fondis la kontraŭsisman komandejon estratan de ĉefministro Wen Jiabao, kiu nun estas en plagitaj regionoj de Sichun por lokale gvidi la kontraŭkatastrofan laboron.

Antaŭtagmeze de la 13-a de majo, Wen Jiabao esprimis, ke ĉi-foja tertremo estas granda natura katastrofo. La ĉina registaro laŭeble organizas fortojn por helpi la katastrofejon.

Tiutage ĉina Financa Ministerio deklaris, ke la centra financo urĝe donis 860 milionojn da juanoj de renminbi por helpi la katastrofejon.

Nun la fortoj pri higieno, savado kaj helpo respektive iras al la katastrofejo en Sichuan-provinco. Tamen pro rompiĝo de la trafiko kaj telekomuniko kaj malbona vetereo kaŭzita de pluvado, estas malfacile por fari savadon. Wen Jiabao emfazis, ke oni nepre refunkciigu la vojon al la katastrofejo antaŭ la 24-a horo de la 13-a por amplekse komenci la savadon.

Nun la nombro de ĉinaj armeanoj kaj policanoj aliĝantaj al la kontraŭkatastrofa batalo superis 17 mil, kaj aliaj 34 mil armeanoj rapidas al la plagitaj regionoj. Ankaŭ la ŝtata kontraŭsisma urĝ-sava trupo atingis tien kaj komencis savadon. Ĉinaj Ministerio pri Civilaj Aferoj kaj Ministerio pri Financo asignis urĝan kapitalon, Ĉina Ruĝa Kruco kaj aliaj institucioj urĝe sendas materialojn por helpi la plagitojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040