china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Internacia socio volas helpi viktimojn en tertremo kune kun Ĉinio
(GMT+08:00) 2008-05-13 16:41:14

La 12-an de majo okazis en Wenchuan, gubernio en ĉina provinco Sichuan, 7,8-grada tertremo. Iuj landoj kaj internaciaj organizoj sinsekve alsendis konsolon kaj esprimis volon helpi regionon plagitan de la tertremo.

Telefonante kun s-ro Yang Jiechi, ĉina ministro pri eksteraj aferoj, nome de UN, s-ro Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, tiutage esprimis profundan simpation kaj sinceran konsolon al la ĉinaj registaro kaj popolo. Ban Ki-Moon kredas, ke sub forta gvidado de la ĉina registaro kaj ĉinaj gvidantoj, plagitoj konkeros malfacilaĵojn kaj rekonstruos la hejmon. Li ankaŭ esprimis, ke UN plenforte subtenas ĉinajn savadon kaj rekonstruadon.

Japana ĉefministro Fukuda Yasuo esprimis respektive al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao ne nur simpation kaj konsolon pro la tertremo, sed ankaŭ laŭeblan helpon al Ĉinio.

Ankaŭ usona prezidento Bush esprimis kondolencon al viktimoj kaj konsolon al viktim-familianoj kaj vunditoj. Li diris, ke Usono pretas helpi al Ĉinio trakti la tertremon per ĉia ebla rimedo.

Rusa prezidento Dmitri Medvechev esprimis konsolon pro la forta tertremo, kiu kaŭzis morton kaj vundiĝon kaj seriozan perdiĝon de posedaĵoj. Li esprimis, ke se necese, Rusio liveros helpon al plagita regiono.

Komisiono de EU bultenis, ke Humanisma Helpa Oficejo de EU intime atentas plagitan regionon. Membro de Komisiono de EU Louis Michel, respondecanta pri disvolvado kaj humanisma helpo, esprimis, ke Komisiono de EU ĉiam pretas doni helpon.

Jacques Rogge, prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, esprimis profundan simpation al viktimoj en la tertremo, emfazante, ke Internacia Olimpika Komitato volas intime solidariĝi kune kun la ĉina popolo.

La meksikia Ministerio pri Eksteraj Aferoj en bulteno esprimis "la plej sinceran konsolon" pro la tertremo kaj esprimis volon de la meksikia registaro doni helpon al Ĉinio.

Mohammad Ali Hosseini, proparolanto de la irana Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke la iranaj registaro kaj popolo esprimas profundan konsolon kaj simpation al la ĉina registaro kaj viktim-familianoj. Li esperas, ke la ĉina popolo kiel eble plej frue rekonstruu la hejmon.

Cetere, ankaŭ franca prezidento Nicolas Sarkozy, pakistana prezidento Pervez Musharraf, pakistana ĉefministro Syed Yousuf Raza Gilani, germana ĉefministro Angela Merkel, slovenia ĉefministro Janez Jansa, pollanda prezidento Lech Kaczynski, serbia prezidento Boris Tadic kaj kuvajta emiro Sheikh Sabah Al-Ahmad Al-Jaber Al-Sabah leteris aŭ telegramis al ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj esprimis sinceran konsolon pro la forta tertremo. Multaj de ili esprimis volon doni helpon al ĉina plagita regiono. Krome, Israelo, Turkio, Singapuro, Kolombio kaj Argentino esprimis zorgon kaj konsolon al Ĉinio.

En la 12-a de majo okazis 7,8-grada tertremo en Wenchuan, gubernio de ĉina provinco Sichuan. Pekino, Ŝanhajo, Gansu, Shanxi, Shaanxi kaj aliaj lokoj sentis la tertremon, ankaŭ Vjetnamio kaj Tajlando diversgrade sentis la tertremon. Ĝis la 7-a horo de la 13-a de majo, la tertremo kaŭzis morton de preskaŭ 10 000 homoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040